Al la enhavo

Europa prezidanto

de Eddycgn, 2009-novembro-05

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-05 22:50:12

Kiun vi proponas kiel Nova Prezidanto de la Eŭropa Unio?
Aŭ eble vi preferus reĝon aŭ reĝinon?
lango.giflango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-05 22:57:42

Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-05 23:18:42

Rogir:Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.
Bonege. Vi estos pli grava ol via reĝinon Beatriks!

peteris92 (Montri la profilon) 2009-novembro-05 23:51:25

Laŭ mi ideo de prezidanto de Eŭropa Unio ne estas tre bona. Legu "1984" de Orwell.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-06 00:56:12

Miaopinie, se la Eŭropa prezidento havu veran ekzekutivan potencon, li devas esti elektita de la tuta civitanaro de la Eŭropa Unio, kaj ne de politika elito.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-novembro-06 01:04:00

Rogir:Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.
Mi voĉdonos por vı!

—Ilhuıtemoc

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-06 01:50:53

Jen miaj starpunktoj:

Pli da povo por la eŭropa parlamento, kaj malpli por la burokratoj!

Limigoj por la influistoj, kaj pli da atento por la voloj de la civitanaro!

Malpli obei Usonon, pli paroli kun la leviĝantaj povoj!

Kaj Esperanto-instruado en ĉiu lernejo.

ceigered (Montri la profilon) 2009-novembro-06 06:35:37

R2D2!:
Rogir:Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.
Mi voĉdonos por vı!

—Ilhuıtemoc
Mi ankaŭ.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-06 08:08:22

Elektu rigoran Rogiron!

nikko (Montri la profilon) 2009-novembro-06 08:45:07

Vladimir Vladimiroviĉ. Sendiskute.

Reen al la supro