Til indholdet

Anekdotaro

af Terurĉjo, 8. mar. 2007

Meddelelser: 25

Sprog: Esperanto

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.00.41

Profesoro dum lekcio pri logiko, dezirante ion klarigi, demandas studendojn:
- Se antaŭ ŝafo oni starigus plenan sitelon da akvo kaj plenan sitelon da vodko, kion la ŝafo trinkus?
- Akvon, - ĥore respondas la studentoj.
- Kial? - demandas la profesoro.
- Ĉar ĝi estas ŝafo! lango.gif

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.01.38

Du kunuloj interparolas:
- Imagu, mia edzino diris al mi: "Ĉu mi kuiru ion bongustan?"
- Ĉu?
- Ni kune ridegis.

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.02.59

Kiam eksedziĝas laboristo, tio estas malgravaĵo.
Kiam eksedziĝas inĝeniero, tio estas tragedio.
Kiam eksedziĝas Roman Abramoviĉ, tio estas politiko. shoko.gif

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.04.42

Viro preĝas al Dio:
"Eternulo mia, kial mi estas tiom malfeliĉa? Mia edzino foriris de mi, mia hundo mortis, mi estas senlaborulo kaj malriĉulo."
Subite nuboj disiras, kaj Dio, sidante sur la nubo kaj trinkante bongustan teon, parolas:
"Nu, ne plaĉas vi al mi. Ne amas mi vin, ne amas!"

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.06.12

Estona vojpolicisto vidas, ke preter li tre malrapide retroveturas aŭto.
Li demandas aŭtostiriston: Kiial vi tiiom straange vetuuras?
La stiristo respondas: La straato eestas tro maallaardza. Mi nee poovas tuurni miian aŭton.
Post duonhoro la policisto denove mire vidas la aŭton, retroveturantan reen.
- Kiial vi denoove retroveetuuras?
- Mi jaam tuurnidziis.
rideto.gif

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.07.29

Estona kamparano kune kun du siaj filoj veturas per ĉevalĉaro. Subite trans la vojon preterkuris leporo.
Post unu horo la unua filo parolas: "Ŝajne, estis leporo".
Post ankoraŭ unu horo la dua filo parolas: "Ŝajne, ne".
Post ankoraŭ unu horo la kamparano parolas: "Ne malpacu, pasiaj estonaj knaboj!"

Oseledec (Vise profilen) 5. maj 2007 13.16.16

Estonoj tre ŝatas ĉiudimanĉe promeni tra Tallina zoo, kie ili plezurege observas, kiel sur arboj rapide kuras bradipoj.

Terurĉjo (Vise profilen) 5. maj 2007 19.02.40

Estonaj kulinaristoj inventis malrapide solveblan kafon.

Terurĉjo (Vise profilen) 5. maj 2007 19.53.56

Oni solvis la enigmon de malrapideco de kugloj en "Matrix". Tio estis estonaj kugloj.

Estas kreita nova raso de hundoj: estona ventrago. Ĝi uzeblas por ĉasi vunditajn testudojn kaj helikojn.

manu_fr (Vise profilen) 5. maj 2007 20.03.39

Kiam oni aŭdas tion, kion oni aŭdas, kaj vidas tion, kion oni vidas, jen oni pravas pensi tion, kion oni pensas

(Svisproverbo)

Tilbage til start