Contenido

Anekdotaro

de Terurĉjo, 8 de marzo de 2007

Aportes: 25

Idioma: Esperanto

Terurĉjo (Mostrar perfil) 8 de marzo de 2007 02:15:58

Ŝarko havas 1500 dentojn.
Homo havas 32 dentojn.
Pando havas 24 dentojn.
- Diablo prenu, mi estas PANDO!!!!!!!

Terurĉjo (Mostrar perfil) 8 de marzo de 2007 02:18:27

Homo sidas en komuna necesejo. Subite li aŭdas: "Kiel vi fartas?"
Li ĉirkaŭrigardas kaj respondas: "Dankon, bonege."
Li aŭdas ree: "Kie vi estas?" kaj respondas: "Mi sidas en necesejo."
Post nelonga tempo li aŭdas: "Karino, mi poste telefonos, tie ĉi iu malsaĝulo parolas kun mi."

Terurĉjo (Mostrar perfil) 10 de abril de 2007 11:03:32

Mi diris al vodko: "NE", sed ĝi ne obeas al mi.

Ciro (Mostrar perfil) 14 de abril de 2007 04:52:18

Du tomatoj iras trairi la straton, kaj unu diris:
__ Zorgu! Rigardu la ĉaron! ... ploft.

Kaj la alia diris:
__ Kia ĉaro? ... pluft.

Terurĉjo (Mostrar perfil) 17 de abril de 2007 19:13:12

Unu guto da nikotino mortigas ĉevalon.
Unu guto da Fairy mortigas grasan ĉevalon.

Charlie (Mostrar perfil) 17 de abril de 2007 22:17:45

Unua farmisto: Mia bovino malsanas. Kion vi donis al via bovino kiam ŝi malsanis ?
Dua farmisto: Mi donis al ŝi terebinton.

Post unu semajno...
Unua farmisto: Ĉu vi diris ke vi donis terebinton al via bovino kiam ŝi malsanis ?
Dua farmisto: Jes, ja.
Unua farmisto: Mi tion faris kaj mia bovino mortis !
Dua farmisto: Ankaŭ la mia !!

Terurĉjo (Mostrar perfil) 18 de abril de 2007 21:22:21

Unu blondulino demandas al la alia: Ĉu vi konas, kien sin kaŝas lumo, kiam oni malŝaltas ĝin?
La dua dum longa tempo pensas kaj fine respondas: Ne.
Tiam la unua malkovras la pordon de la malvarmigujo kaj venke montras: "Tien".

Jasminka (Mostrar perfil) 22 de abril de 2007 20:55:50

Mondaj katastrofoj:
Hiroŝimo'45
Ĉernobilo'86
Vindozo'98

Oseledec (Mostrar perfil) 5 de mayo de 2007 12:58:11

Rok-muzika festivalo "Junularo kontraŭ drogoj".
Biera festivalo "Junularo kontraŭ vento".
sal.gif

Oseledec (Mostrar perfil) 5 de mayo de 2007 12:59:18

Ekzistas virinoj, kiuj volas edziniĝi pro amo.
Ekzistas virinoj, kiuj volas edziniĝi al bona viro.
Ekzistas virinoj, kiuj simple volas edziniĝi.
Kaj fine ekzistas virinoj, kiuj simple volas.
sal.gif

Volver arriba