ไปยังสารบัญ

ĈU UZADO DE PRONOMO CI?

จาก Francisko1, 15 พฤศจิกายน 2009

ข้อความ 70

ภาษา: Esperanto

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2009, 20:01:01

Miland:
Eddycgn:Ĉu estas malpermesate uzi ci aŭ nur malkonsilate??
Se elekti, malkonsilate. Plej precize, ci estas preskaŭ neuzata, jam de la vivo de Zamenhof! Ne eblas malpermesi ĝin, sed miaopinie ĝia uzindeco estas alia afero.
Vi havas "ci" en via literaturo, se vi legis Ŝakespearon: "thou".

Mi uzus ĝin nur por esprimi fortan malŝaton, kiel:
"Ci abomena bastardo, ci fiulo, ci pugo!!
Vi estas tro ĝentila... rido.gif rido.gif

Miland (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2009, 20:22:39

Eddycgn:Vi havas "ci" en via literaturo, se vi legis Ŝakespearon: "thou".
Bona punkto, sed miaopinie, se ni volas traduki Ŝakspiron, ni uzu modernan esprim-manieron.
Eddycgn:Mi uzus ĝin nur por esprimi fortan malŝaton, kiel:
"Ci abomena ..!!
Por esprimi fortajn sentojn, ĉu vere "Vi abomena ktp" tiel malsimilas al "Ci abomena ktp"?
Eddycgn:Vi estas tro ĝentila... rido.gif rido.gif
Dankon! rido.gif

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2009, 21:13:06

Ĉu vere povas angladenaskaj parolantoj kompreni la malsimilo(j)n inter ci kaj vi ?

Mi memoras anglan virinon kiu vidiris sian francan edzon (kiel ekz, de reĝino al reĝo), ĉar ŝi neniam sciis kiam diri "vi" aŭ "ci".
Tio estis tre kurioza okulumo.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2009, 22:06:48

Miland:
Eddycgn:Vi estas tro ĝentila... rido.gif rido.gif
Dankon! rido.gif
Vere mi volis skribi:
"Vi" estas tro ĝentila... (La vorto "vi" estas tro ĝentila por esprimi malŝaton).
Tamen ankaŭ vi.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2009, 22:22:36

Frankouche:Ĉu vere povas angladenaskaj parolantoj kompreni la malsimilo(j)n inter ci kaj vi ?
Miaopinie, ne. Moderna angla uzas preskaŭ sole "you", vi. La vorto "thou", ci apartenas plimulte al Ŝakspiro kaj malmodernaj preĝoj!

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2009, 23:53:26

Miland:
Frankouche:Ĉu vere povas angladenaskaj parolantoj kompreni la malsimilo(j)n inter ci kaj vi ?
Miaopinie, ne. Moderna angla uzas preskaŭ sole "you", vi. La vorto "thou", ci apartenas plimulte al Ŝakspiro kaj malmodernaj preĝoj!
En kelkaj usonaj anglo-dialektoj, ekzistas diferenco inter "you" (ci) kaj "y'all" (vi ĉiuj), sed la diferenco estas nur por kvanto ne por ĝentileco.

Eddycgn:"Vi" estas tro ĝentila... (La vorto "vi" estas tro ĝentila por esprimi malŝaton).
Tamen ankaŭ vi.
Mi pensas ke "vi" ne estas ĝentila, ĉar oni uzas ĝin por ĉiu persono, sendistinge. Simile, en la angla, "you" estas uzata por ĉiu, kaj ne estas ĝentila nek malĝentila.

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 15:21:20

Diri "vi" al ĉiuj estas inflacio de ĝentileco. Laŭ mi Vi ne devas diri "vi" al Via hundo, nek al Via infano.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 15:37:53

La preskaŭ universala uzado de vi estas rezulto de la evoluo de Esperanto en la komunumo. Eble ĝi spegulas la uzadon en aliaj lingvaj komunumoj kiel you, vous, Sie, ktp. Tial, miaopinie, provoj revivigi ci verŝajne malsukcesos.

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 17:05:52

Mi proponas la novan pronomon por la dua persono de pluralo : viĉiuji

Ĉu viĉiuji havas viĉiujian vortaron ?

Hmmm, tio sonas belege ! okulumo.gif
Laŭ mi Vi ne devas diri "vi" al Via hundo
Tamen, hundo povas esti la reĝo de la hejmo !
"Vi vi, nobla besto pleniĝas da puloj..." rideto.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 17:22:08

Frankouche:...
Ĉu viĉiuji havas viĉiujian vortaron ?
Ŝajnas al mi tro longe...

กลับไปด้านบน