Ujumbe: 70
Lugha: Esperanto
Oŝo-Jabe (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2009 6:02:33 alasiri
Eddycgn:Ĉu vi (ĉiuj) havas vian vortaron?Frankouche:...Ŝajnas al mi tro longe...
Ĉu viĉiuji havas viĉiujian vortaron ?
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2009 6:15:47 alasiri

Ni parolu al ni kiel gereĝoj ĉar ni malaperigu la "vi" !
Ni do uzas li, ŝi, ĝi, ili...
Ekz :
Amiko Al amikino :
- Kiel ŝi fartas ?
- Mi bone, kaj li ?
Al aro :
- Kion ili faras ?
- Ni faras la sieston kaj li ?
Vidu, la malsimileco inter viro kaj ino kaj inter 1 kaj pluraj homoj, tre klaras nune.
Se ne, kompreneble, la kunteksto klarigos...

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2009 6:35:42 alasiri
Frankouche:Ni parolu al ni kiel gereĝoj ĉar ni malaperigu la "vi" !Tio memorigas min pri libro pri la Usonaj marsoldatoj dum la trejnado. Oni ne permesas ilin uzi "mi". Ili devas diri "Ĉi tiu marsoldato, ktp, S-ro!"
Ni do uzas li, ŝi, ĝi, ili...
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2009 7:25:43 alasiri
maratonisto:Diri "vi" al ĉiuj estas inflacio de ĝentileco. Laŭ mi Vi ne devas diri "vi" al Via hundo, nek al Via infano.Kiel Oŝo-Jabe diris, vi estas nek ĝentila nek malĝentila. Ne pensu germane.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2009 6:25:22 asubuhi
Se oni uzas "ci", oni uzu ĝin por ĉiuj okazoj de alparolo de nur unu persono, sen esprimi ĝentilecon aŭ malĝentilecon, ĉar tia distingo povas kaŭzi miskomprenon inter la diversaj popoloj (kiuj havas ĉiuj aliajn regulojn pri "ci"/"vi"). Ekzemple, kiam vi volas nur montri la konatecon de la alparolato, eble iu pensas, ke vi volas insulti lin. La uzo de "ci" estas do iom problema ...
Frankouche: Mi ne povus fari tion (uzo de triapersona pronomo por la alparolato) sen ridi kaj senti min stulta.
cellus (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2009 2:07:29 alasiri
Oni rakontis en mia junaĝo historion pri viro kiu estis alparolata per vi, kaj kiu respondis: Ĉu mi estas pluraj? Mi ne havas pedikojn!
Mi kredas ke ni dependas tre de niaj diversaj kulturoj. La unua persono kiu diris ci esperante al mi estis franco aŭ hispano!
Mi kredas ke estis iam alia ĝenerala modo. Mia avo diris "li" al ĉiuj nekonataj viroj.
Tiel faris anka˘la sveda reĝo Oskar II. Iam li vidis studenton kiu disektis korpon de mortinto. La reĝo demandis al la studento: "Ĉu li ne pensas ke disektado estas malagrabla?" Je kio la studento respondis: "Ne, estas mortinto kaj li nenion sentas."
Kjell R
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2009 7:15:54 alasiri
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2009 7:30:15 alasiri
horsto:"Ci" estas kutima ne nur en germana, sed ankaŭ en ĉiuj lingvaj slavaj, skandinavaj, en itala, hungara k.t.p.maratonisto:Diri "vi" al ĉiuj estas inflacio de ĝentileco. Laŭ mi Vi ne devas diri "vi" al Via hundo, nek al Via infano.Kiel Oŝo-Jabe diris, vi estas nek ĝentila nek malĝentila. Ne pensu germane.
La Skribo Sankta ne enhavas "nerekomendon" de "ci".
La lingvoj sen "ci" estas eksceptaj. Ĉeesto de "ci" pliriĉas la lingvon.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2009 9:38:33 alasiri
Oŝo-Jabe:Mi estas sola nune. Do vi (ci) ne povas scii:Eddycgn:Ĉu vi (ĉiuj) havas vian vortaron?Frankouche:...Ŝajnas al mi tro longe...
Ĉu viĉiuji havas viĉiujian vortaron ?
Roberto12 (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2009 10:06:47 alasiri
Adiaŭ CI, saluton ŜLI !