לתוכן העניינים

ĈU UZADO DE PRONOMO CI?

של Francisko1, 15 בנובמבר 2009

הודעות: 73

שפה: Esperanto

Oŝo-Jabe (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2009, 18:48:14

darkweasel:Mi fakte aŭdis, ke en kelkaj anglaj dialektoj oni jam bedaŭras la foreston de la distingo inter singulara kaj plurala "you" (vi), kaj oni do uzas "you" nur singulare, dum plurale oni uzas "y'all" (de "you" kaj "all" = "ĉiuj", do "vi ĉiuj" - aŭ ĉu "v'ĉiuj"?).

Sed kio estas la poseda pronomo de "y'all"?
Ĝi ankoraŭ estas "your."

Frankouche (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2009, 22:44:32

Roberto12:
Frankouche:La franca lingvo pruvas ke oni ne bezonas pri "ĝi" okulumo.gif
Esperanto ne havas du substantivajn seksojn, do oni ne povas apliki la Francan sistemon sur ĝin rideto.gif
Jes, ci tute rajtas, mi pensis alian (falsan) aĵon.

Ŝajnas ke estas almenaŭ du "problemoj" kun ci/vi :

-1 dua persono singulara kaj plura, 1 / > 1 homo
-2 formala / neformala parolo

Formala parolo elas ĉiu lingvo, estas malsimila, idioma. Certe ĝi ne povas esti ekzakte tradukita en la Eo kiel el iu lingvo.
Oni povas uzi emfazajn vortojn "sinjoro, profesoro, generalino..."

Pri la nombro de homo, vere mi ne vidas la problemon. Kiam iuj el vi, proponas je diri "vi ĉiuj", tio estas ekzakte kiel ia nova pronomo. Do kial vi (ĉiuj) ne akordas kun ci/tu/du/you=1 homo kaj vi/vous/ihr/you>1 homo ?

cellus (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2009, 04:43:40

Frankouche:Mi kutime cidiras :

Aliflanke, en la antiqua Romio mem la gladiatoroj diris ci al la imperiestro, "Ave Caesar, morituri TE salutant!" (Saluton Imperiestro! La mortontoj salutas cin!). Tial oni povus diri ci. Kial ne. La alparolo ja estas malsimila en ĉiu lingvo, kaj eĉ en diversaj regionoj kelkfoje.

En mia junaĝo oni havis sufiĉe komplikan alparolsistemon en la sveda lingvo, kaj la homoj sentis bezonon je simpligo, do oni decidis diri ci al ĉiuj unuopuloj kaj vi kiam estis pluraj.

"Vi" ankaŭ havis tonon "desupre", ĉefo uzis ĝin al siaj subuloj. Certe la franca, germana, rusa, pola uzo de "vi" ne havas tiun kromsignifon.

Oni povas diri ke la skandinaviaj landoj estas ci-teritorio.

Francisko1 (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2010, 16:43:42

MI KONKLUDAS KE LA DIFERENCO INTER FAVORAJ KAJ MALFAVORAJ ESTAS TIAMANIERE MALGRANDA KE ONI POVAS UZI PRONOMON CI TUTE SEN TIMO, ĈU CI INTERKONSENTAS?

Francisko1:SALUTON:

MI AMAS KLARECON EN ESPERANTO. TIAL MI DECIDIS UZI ANKAŬ PRONOMON "CI" (LAŬ PLENA VORTARO DE ESPERANTO: "PRONOMO DE LA DUA PERSONO EN UNUNOMBRO, UZATA POR ALPAROLI IUN SENCEREMONIE"). KAJ POR DUA PERSONO MULTNOMBRA MI UZAS "VI ĈIUJ", "VI AMBAŬ", KTP... NU, KION VI ĈIUJ OPINIAS PRI ĈI TIO. DANKON.

GETULS DE AGFU FRANCISKO

maratonisto (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2010, 17:30:09

Francisko1:MI KONKLUDAS KE LA DIFERENCO INTER FAVORAJ KAJ MALFAVORAJ ESTAS TIAMANIERE MALGRANDA KE ONI POVAS UZI PRONOMON CI TUTE SEN TIMO, ĈU CI INTERKONSENTAS?
Mi konsentas. Ĉiu uzu ci-n laŭ kutimoj de sia denaska lingvo.

Hispanio (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2010, 18:14:28

maratonisto:Mi konsentas. Ĉiu uzu ci-n laŭ kutimoj de sia denaska lingvo.
Mmm, mi devas kutimiĝi al tiu uzado en Esperanto, sed mi ankaŭ konsentas.

horsto (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2010, 10:04:02

Francisko1:MI KONKLUDAS KE LA DIFERENCO INTER FAVORAJ KAJ MALFAVORAJ ESTAS TIAMANIERE MALGRANDA KE ONI POVAS UZI PRONOMON CI TUTE SEN TIMO, ĈU CI INTERKONSENTAS?
Tute ne! Unue, la plimulto estas kontraŭ tiu ideo. Due, kaj pli grave, la opinio de kelkaj homoj ĉi tie ĉe Lernu ne decidu kiel ni uzu la lingvon.
Bonvolu legi Esperantajn tekstojn kaj librojn, ci estas preskaŭ neniam uzata.

cellus (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2010, 14:58:45

Se oni sekvu Zamenhofon, tiam oni uzu vi por ĉiuj homoj kiuj ne estas infanoj, membro de la familio aŭ parencoj (onkloj, onklinoj, gekuzoj ktp). Laŭ mia kompreno tio estas la uzo en german/, franc-, slav-, kaj latinidlingvaj landoj. La skandinavaj landoj ofte uzas ci al ĉiuj homoj krom en tre specialaj kazoj. En la anglalingvaj landoj, laŭ mia kompreno la malnova ci (thou) principe malaperis el la ĉiutaga lingvo.

Imagu ke ni tradukas libron el la sveda en la francan lingvon, tiam francaj legantoj estos tre surprizitaj, eble eĉ ŝokitaj. Tio fakte okazis. Tio indikas ke la sintenon povas esti diversa pri la opinio pri la personaj pronomoj.

Svedaj esperantistoj, kiuj en sia propra lingvo diras ci, uzas vi en esperanto.

Do la fundamenta uzo estas vi. Persone mi ne kontraŭus uzon de ci. Sed tio estas mi...

cellus (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2010, 15:00:29

Estas iom strange ke lingvo kiu estu kulture neŭtrala ne uzus vi por pluraj personoj kaj ci por unu.

horsto (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2010, 16:17:00

cellus:Se oni sekvu Zamenhofon, tiam oni uzu vi por ĉiuj homoj kiuj ne estas infanoj, membro de la familio aŭ parencoj (onkloj, onklinoj, gekuzoj ktp).
Bonvolu montri vian fonton. Kie Zamenhof difinis tion? Laŭ PMEG ci preskaŭ nemiam estis praktike uzata ke ne ekzistas difino kiel oni uzu ĝin.
cellus:Estas iom strange ke lingvo kiu estu kulture neŭtrala ne uzus vi por pluraj personoj kaj ci por unu.
Mi ne vidas iun ajn interrilaton inter tia uzado de ci/vi kaj kultura neŭtraleco. Bonvolu klarigi tion.

לראש הדף