前往目錄

Kio estas le rekordo de afikso?

貼文者: Islander, 2007年3月9日

訊息: 10

語言: Esperanto

Islander (顯示個人資料) 2007年3月9日上午12:39:04

Mi defias vin: Trovu la vorton kiun havas plej da afikso...

k.garin (顯示個人資料) 2007年3月9日上午12:50:18

Islander:Mi defias vin: Trovu la vorton kiu havas la plej da afiksojn ...
En kiu lingvo?

Novico Dektri (顯示個人資料) 2007年3月9日上午12:56:07

Neeble, mi opinias. La kvanto da aldoneblaj sufiksoj estas senlima, ĉu ne? Eble ekzistas mondrekordo, sed oni povus krei eĉ pli longan vorton simple aldonante plian sufikson. Do via demando estas efektive sencela, mi timas. Sed se iu havas pravan respondon, aŭ havas la opinion kontraŭan de la mia, interesus min legi ĝin. Ne permesu min aĉigi vian bonan fadenon, Insulano! ridulo.gif

k.garin (顯示個人資料) 2007年3月9日上午1:10:14

Mi opinias, ke en ĉiu lingvo ekzistas siaj reguloj kaj lingvaj leĝoj por vortfarado, kaj per simpla aldono de afiksoj ĝusta vorto ne estos farita. Mi proponas limigi la fadenon nur pri Esperanto kaj... Ni provu, ĉu ne!

Islander (顯示個人資料) 2007年3月9日上午1:26:40

Jes, nur pri Esperento estis la ideo. Kaj ĝi devas esti komprenebla vorto.
Do via demando estas efektive sencela, mi timas.
La celo estas amuzi nin.

Novico Dektri (顯示個人資料) 2007年3月9日上午1:49:32

En via korekto, K.garin, vi misuzis la akuzativon. La frazo devas esti "plej multe da afiksoj", tute sen la "-n". Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.

k.garin (顯示個人資料) 2007年3月9日下午10:40:10

Novico Dektri:En via korekto, K.garin, vi misuzis la akuzativon. La frazo devas esti "plej multe da afiksoj", tute sen la "-n". Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.
Estimata Novico Dektri. Mi tutkore dankas vin pro la korekto de mia eraro.
Mi ĵus ekvidis vian mesaĝon kaj mian misaĵon. Mia kulpo estas.
Mi volis tajpi "pleje da afiksojn" anstataŭ "plej de afikso", sed pro mia neatenteco mi preterlasis la literon.
Mi promesas ke future mi estos pli ol atentema kaj ĝentila. Ne hontigu min, ĉar mi neniun volis ofendi.

theroistician (顯示個人資料) 2007年3月10日上午4:19:21

Novico Dektri: Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.
Ĉu nur perfektuloj povas helpi nin? Mi opinias, ke neniu havas perfektan kapablon pri iu ajn linvo, sed ĉiu povas tamen helpi aliajn lernantojn.

(Do, bonvolu korekti miajn gramatikajn erarojn, kiu certe estas supren!) ridulo.gif

Ankoraŭ -- min plaĉas ĉi vorto: "supernaturegiĝigisteco" ... eble, la eco de homoj kiu okazigas ke aĵoj iĝas ege supernatura? Estus konjekto mia. shoko.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年3月10日下午12:54:59

vidi
videbla
travidebla
netravidebla
netravidebleco
netravideblecigi
netravidebleciganto
netravideblecigantaro
netravideblecigantaroj kaj t.p.

Mi havas libraron, vi havas libraron, ĉiu urbano havas po unu libraron, nia urbo havas libraranon.

Nia urbo havas libraranon, apuda urbo havas libraranon, ĉiuj urboj de nia lando havas po unu libraranon. Nia lando havas librarararon. Eŭropo havas... Tero havas... Tero kaj Luno havas ... Tio estas senfine. Mi laciĝis.

k.garin (顯示個人資料) 2007年3月11日下午10:47:14

theroistician:
Novico Dektri: Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.
Ĉu nur perfektuloj povas helpi nin? Mi opinias, ke neniu havas perfektan kapablon pri iu ajn linvo, sed ĉiu povas tamen helpi aliajn lernantojn.

(Do, bonvolu korekti miajn gramatikajn erarojn, kiu certe estas supren!) ridulo.gif

Ankoraŭ -- min plaĉas ĉi vorto: "supernaturegiĝigisteco" ... eble, la eco de homoj kiu okazigas ke aĵoj iĝas ege supernatura? Estus konjekto mia. shoko.gif
Estimata Theroistician! Sinjoro Novico Dektri tute pravas. Se iu intencas korekti fremdajn erarojn, li faru tion ĝuste, akurate, senerare, ĉar li instruas, kaj se tiu mem eraras, iuj ajn pravigoj aŭ praviĝoj tiuokaze forestas.
Sendube, la frazo devas esti "Trovu la vorton kiu havas la plej multe da afiksojn" aŭ "Trovu la vorton kiu havas afiksojn pleje". sal.gif

回到上端