Al la enhavo

Nova retilo por tajpi esperanton - New web tool for typing Esperanto

de Pharoah, 2009-novembro-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Pharoah (Montri la profilon) 2009-novembro-16 22:10:22

Tomaŝ Ŝinalski, la estro de typeit.org, afable kreis novan paĝon de sia 'ejo por skribi esperante per iu ajn komputilo. Ĝi funkcias tre bone, kiel vi scius, se vi uzis TypeIt antaŭe. Simple tajpu CTRL + c por ĉ, CTRL + u por ŭ ktp...

Vi trovos ĝin ci tie:
http://esperanto.typeit.org

Estas aliaj partoj de la retejo por diversaj lingvoj, kiuj funkcias simile.

Tomasz Szynalski, the owner of typeit.org, kindly created a new page on his website for typing in Esperanto on any computer. It works very well, as you might know if you've used TypeIt before. Simply type CTRL + c for ĉ, CTRL + u for ŭ, etc...

You can find it here:
http://esperanto.typeit.org

There are other parts of the website for various languages which work in the same way.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-16 22:30:16

Ŝajnas bonege! Bona alternativo al la Melburno notlibro, kiu bezonas la ikso-sistemon kaj poste ebligas ŝanĝon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-16 23:24:15

Ankoraŭ Ek! estas la plej facila ilo por tajpi ĉapelliterojn. Ĝin instali kostas unu minuton, kaj oni povas uzi iujn ajn klavojn por ĉapeligi literojn.

Trold (Montri la profilon) 2009-novembro-17 08:07:47

"EK!" nur estas por vindozuloj demando.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-17 08:26:58

Trold:"EK!" nur estas por vindozuloj demando.gif
Kiu mastrumada sistem vi uzas? Al Ubuntu (8.04) mi kreis dosieron, kiu redifinas klavojn xqyåäö al ĉĝĵĥŭŝ. Eblas eleki alfabeton por unuopa fenestro.

Por vindozo mi opinias ke Tajpi estas pli bona ol Ek!

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-17 11:17:36

AlfRoland:Por vindozo mi opinias ke Tajpi estas pli bona ol Ek!
Dankon, estas utile por ĉi tiu vindozulo scii tion!

Pharoah (Montri la profilon) 2009-novembro-17 12:24:41

Miland:Ŝajnas bonege! Bona alternativo al la Melburno notlibro, kiu bezonas la ikso-sistemon kaj poste ebligas ŝanĝon.
Mi iam skribis ĉi tion, sed ĝi funkcias malpli bone ol TypeIt.

Iel, jes, estas pli utila havi ion kiel tajpi aŭ ek en via komputilo, sed multifoje mi uzas publikajn komputilojn kaj ne povas. Pro tio, mi retpoŝtis la estron de TypeIt kaj petis esperantan version ridulo.gif.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-17 12:58:01

Pharoah:Mi iam skribis ĉi tion, sed ĝi funkcias malpli bone ol TypeIt.
Kiel ĝi funcias? Mi ĵus provis skribi tien c+x, ctl-c, alt-c, shift-c .. sed ĉ ne aperis.
demando.gif

Pharoah (Montri la profilon) 2009-novembro-25 12:24:20

Miland:
Pharoah:Mi iam skribis ĉi tion, sed ĝi funkcias malpli bone ol TypeIt.
Kiel ĝi funcias? Mi ĵus provis skribi tien c+x, ctl-c, alt-c, shift-c .. sed ĉ ne aperis.
demando.gif
Ĝi funkcias per x-sistemo.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-25 18:01:43

Pharoah:
Miland:
Pharoah:Mi iam skribis ĉi tion, sed ĝi funkcias malpli bone ol TypeIt.
Kiel ĝi funcias? Mi ĵus provis skribi tien c+x, ctl-c, alt-c, shift-c .. sed ĉ ne aperis.
Ĝi funkcias per x-sistemo.
Mi ĵus tajpis tien c,x,u, spaco, v,e,r,e,?,
sed "ĉu vere?" ne aperis.

Kiel efektivigi la ŝanĝon?

Reen al la supro