Sisu juurde

Gramatikkontrolado de Esperanto

kelle poolt so, 16. november 2009

Postitused: 3

Keel: Esperanto

so (Näita profiili) 16. november 2009 22:21.34

Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Esperanto kiu:
[LISTO]
atentigus komencantojn pri verŝajnaj eraroj, ne nur literumaj, sed ankaŭ gramatikaj;
donus ŝanĝoproponojn, ordigitajn laŭ verŝajneco en la erarkunteksto;
helpus ankaŭ al spertaj Esperantistoj per "kontrollegado" de longaj dokumentoj.[/list]Tiaj gramatikkontroliloj jam delonge ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed nur lastatempe ekaperas ankaŭ por la internacia ridulo.gif

Se oni al la supra listo aldonus ankaŭ:
[LISTO]
donus pedagogiajn komentojn pri la eraroj, kun ligiloj al pli detalaj klarigoj kaj lernomaterialo[/list]temus pri lingva helpilo pri kia malmultaj lingvoj povas fieri!

E@I nun provas krei tian lingvohelpilon. Kion vi pensas pri ĝi? Respondu volonte ĉi tiun demandaron.

Antaŭdankon!

jan aleksan (Näita profiili) 16. november 2009 22:37.12

Saluton!

Estas ja interesega projekto, sed pardonu mian nescion, kiel oni ŝaltas la esperantan korektilon? mi trovis ion sed por aliaj pli kutimaj lingvoj. Mi havas Mac-n.

Antaŭdankon!

Rogir (Näita profiili) 16. november 2009 23:42.16

ŝaltigas
pardonu mian nescion
Fi, oficiala volontulo! Evidentege la kontrolilo bezoniĝas.

Tagasi üles