Contribuții/Mesaje: 41
Limbă: Esperanto
horsto (Arată profil) 4 ianuarie 2010, 23:54:58
Vilinilo: Eble oni povus eĉ permesi ke, en tiuj situacioj, malliberuloj mem elektu si ili preferas morti aŭ vivi.Plia eta korekto:
Eble oni povus eĉ permesi ke, en tiuj situacioj, malliberuloj mem elektu ĉu ili preferas morti aŭ vivi.
Jes, tio estus la pli bona solvo. Sed ĉu vi vere pensas ke iu ajn elektus sian morton?
Vilinilo (Arată profil) 5 ianuarie 2010, 00:12:17
horsto:En tia situacio mi mem elektus morton. Ĉu vi povas imagi, vivi porĉiame mallibera, izolata de ĉiu homa kontakto?Vilinilo: Eble oni povus eĉ permesi ke, en tiuj situacioj, malliberuloj mem elektu si ili preferas morti aŭ vivi.Plia eta korekto:
Eble oni povus eĉ permesi ke, en tiuj situacioj, malliberuloj mem elektu ĉu ili preferas morti aŭ vivi.
Jes, tio estus la pli bona solvo. Sed ĉu vi vere pensas ke iu ajn elektus sian morton?
Krome, mi dubas ĉu vivo sen libereco estas vivinda, dumviva puno ne nepre estas pli kompata ol mortpuno.
Eddycgn (Arată profil) 5 ianuarie 2010, 17:33:04
Amikoj esperantistoj, se vi iros en Ĉinion, bonvolu ne ŝteli kamelon!
Rodrigoo (Arată profil) 5 ianuarie 2010, 22:36:17
Mi redakti tiun liston precipe por diskuti. Kelkfoje impulse mi sentas la deziron ke tiuj krimuloj kiuj kulpas rekte aŭ nerekte por la morto de centmiloj da homoj estis mortkondamnitaj.Jes, kara, mi ankaŭ aldonis tion celante pligrandigi tiun ĉi fadeno. Tia ĉi diskuto ege gravas al mi, kara: kvankam mi estas ŝatanto de armitaj revolucioj (pro la sento kiu kapablis eĉ armigi homojn), mi estas amanto de pacaj revolucioj, kaj mi elkore kredas je paco.
Malgraŭ tio mi audas ke senkulpuloj estas kondamnitaj aŭ mortpunitaj por bagatelaj krimoj, aŭ por krimoj kiuj en la civilizitaj landoj ne estas entute punitaj (Irano, Ĉinio, kelkaj ŝtatoj de la Usono, Japanio), tiel mi klare diras ke mi estas kontraŭ la mortpuno, tute sendube.
Amike
Eddi
Miopinie, tiu ĉi fadeno estas ege grava, tial ke ĉiam maltrankviligas min scii ke homoj daŭre kredas je mortpuno, je mortado kiel ŝoseiligo por paco.
Sammondane,
Ĥod
horsto (Arată profil) 6 ianuarie 2010, 00:54:10
Rodrigoo:Mi ja komprenas ŝoseon, sed kio damne estas ŝoseiligo?
Miopinie, tiu ĉi fadeno estas ege grava, tial ke ĉiam maltrankviligas min scii ke homoj daŭre kredas je mortpuno, je mortado kiel ŝoseiligo por paco.
Eddycgn (Arată profil) 6 ianuarie 2010, 12:10:23
©rodrigoo:
vi tute pravas pri la paco. Vi devas esti feliĉa por vivi en tiu bela, paca lando. Mi estis unufoje en brazilo, en Salvadoro da Bahia, kaj mi tre plezuris. La homoj tie estas tre afabla, ĉiam gaja kaj bonhumora, ĉiam kantas kaj dancas. Mi tre ŝatas la Brazilon, kvankam mi scias ke en la grandaj urboj estas multe da krimo. Ankaŭ la lingvo kaj la muziko tre ŝatas al mi. Baldaŭ estas karnavalo, kaj mi revas de la karnavalo en Salvadoro.
Bonan tagon (sen neĝo)
Eddi
Rodrigoo (Arată profil) 6 ianuarie 2010, 17:02:04
temas pri ilo por ŝoseigi (mildigi) la vojon al la paco.
Eddycgn,
Jes, kara, sed ankaŭ vi estas bonŝanca, ekzemple, mi tre ŝatus iri al ĉiuj lokoj kun mia komputilo, sentime.
Kaj mi tre ŝatus la neĝon, mi neniam vidis neĝon.
Sammondane,
Ĥod
Eddycgn (Arată profil) 6 ianuarie 2010, 19:26:45
Rodrigoo:Saluton Ĥod,
Eddycgn,
Jes, kara, sed ankaŭ vi estas bonŝanca, ekzemple, mi tre ŝatus iri al ĉiuj lokoj kun mia komputilo, sentime.
Kaj mi tre ŝatus la neĝon, mi neniam vidis neĝon.
Sammondane,
Ĥod
ĉi tie plaĉus al vi nuntempe. Estas multa da neĝo! Mi loĝas en urbeto 30 kilometroj oriente de la urbo Kolonjo. La altitudo estas 350 m.
Normale ĉie tie estas neĝo ankaŭ kiam en la urbo jam malaperis.
Mi preferus tamen sterniĝi sur la plaĝo de Itapoa. Ĉu vi konas ĝin?
Ĉu estas la maro apud Manaŭs?
Amike
Eddi
darkweasel (Arată profil) 9 iulie 2011, 20:10:30
Rogir:Vi eraras. En multaj landoj, inkluzive de Usono, mortpuno kostas pli ol porviva malliberigo.Mi ial apenaŭ povas imagi tion - ĉu vi (post ĉirkaŭ du jaroj) eble ankoraŭ scias la fonton por tiu ĉi aserto?
BrunoBram (Arată profil) 9 iulie 2011, 21:20:00