ไปยังสารบัญ

La mortpuno - kion vi opinias?

จาก Miland, 17 พฤศจิกายน 2009

ข้อความ 41

ภาษา: Esperanto

Miland (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 00:25:47

La mortpuno estas kontraŭleĝa en la Eŭropa Unio kaj multaj aliaj landoj. La plej supera kortumo de Barato dekretis ke oni uzu ĝin nur en la plej raraj kazoj. Kelkaj Usonaj ŝtatoj (ekz Havajo) tute abolis ĝin, sed aliaj (ekz Teksaso) ankoraŭ uzas ĝin, dum la centra registaro povas uzi ĝin pro kelkaj (federalaj) krimoj. En 2008 Ĉinio kaj Irano uzis ĝin plej ofte.
Kion vi opinias pri la afero? Se vi opinias ke la puno povas esti uzinda, imagu ke la plej aĉa krimulo estus antaŭ vi. Ĉu vi volus esti ekzekutisto?

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 04:25:33

Mi ne havas fortan opinion pri tiu ĉi afero, sed mi opinias, ke se la puno estas ja leĝa, oni estu 100% certa pri la kulpeco de la punonto.

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 08:37:08

Oŝo-Jabe:Mi ne havas fortan opinion pri tiu ĉi afero, sed mi opinias, ke se la puno estas ja leĝa, oni estu 100% certa pri la kulpeco de la punonto.
Ĝuste ĉar preskaŭ ĉiam ne eblas tiun certecon, mortpuno estas abomeninda.

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 18:08:48

Oŝo-Jabe:Mi ne havas fortan opinion pri tiu ĉi afero, sed mi opinias, ke se la puno estas ja leĝa, oni estu 100% certa pri la kulpeco de la punonto.
(Kompreneble, mi volis diri punoto.)

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 10:56:59

Mi estas tute kontraŭ la mortpuno. Ĝi estas laŭ mi manifestaĵo de la stultega mentaleco kiu demandas "okulon por okulo" kaj kiu infektis la menson de la homaro dum jarmiloj. Jam estas la tempo por ni leviĝi kaj evolui en pli spirite kaj etike maturan specion, kaj la abolon de tiu ĉi ege idiota praktiko oni rigardu kiel tre necesan paŝon sur tiu vojo. Kaj se mi ofendis iun per tiu opinio, mi tute fajfas ridulo.gif

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 00:29:27

tommjames:Mi estas tute kontraŭ la mortpuno. Ĝi estas laŭ mi manifestaĵo de la stultega mentaleco kiu demandas "okulon por okulo" kaj kiu infektis la menson de la homaro dum jarmiloj.
Laŭ mi, ĝi estas manifestaĵo de la eltrovo, ke nutrado de malliberuloj estas multekosta. Mortigita malliberulo ne bezonas manĝaĵon. malgajo.gif

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 02:58:39

Vi eraras. En multaj landoj, inkluzive de Usono, mortpuno kostas pli ol porviva malliberigo.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 06:32:14

Ĉiu havas la rajton vivi. "Ĉiu" inkluzivas mortigintojn kaj aliajn krimulojn.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 10:28:13

La ŝtato mortigu neniun, kaj punu tiujn, kiuj mortigis - sed, denove, ne mortigante ilin.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 11:52:56

Oŝo-Jabe:
Laŭ mi, ĝi estas manifestaĵo de la eltrovo, ke nutrado de malliberuloj estas multekosta. Mortigita malliberulo ne bezonas manĝaĵon. malgajo.gif
Tia opinio estas malestimo de homoj, mortigi homojn ĉar tio estas malpli multekosta. Vi tiam ja ankaŭ povus komenci pensi pri mortigi maljunulojn kaj malsanulojn.
.
Laŭ mia konvinko la unusola kialo por mortigi alian homon estas savi la vivon de aliaj homoj. Vi ekz. rajtas defendi vin mem kiam aliulo volas mortigi vin, aŭ policisto rajtas pafi al homo kiu intencas mortpafi aliajn.
Sed kaptita murdisto ne plu povas mortigi aliajn homojn, do neniu rajtas mortigi lin.

กลับไปด้านบน