ไปยังสารบัญ

Enigmo: Kiom da poŝtmarkoj?

จาก Miland, 18 พฤศจิกายน 2009

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

Miland (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 18:55:00

Johano kolektas poŝtmarkojn jam de multaj jaroj. Efektive li bezonas tri albumojn por teni ĉiujn. La unua havas du dekonojn de la tuta nombro. La dua havas kelkajn seponojn, kaj la tria volumeno havas 303.

Kiom da postmarkoj estas en la tuta kolekto?

Verda ŝtelo por la unua ĝusta solvo!

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 21:21:10

Estas 3535.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 23:18:34

Gratulon! Pro la ĝusta solvo, vi gajnis la verdan stelon (legebla per Mozilla Firefox):

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 03:15:00

Miland, de kie vi akiris viajn belajn verdajn stelojn kaj kiom al vi restas?

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 07:24:35

Miland:Gratulon! Pro la ĝusta solvo, vi gajnis la verdan stelon (legebla per Mozilla Firefox):

Dankon. Ĝi estas ankaŭ legebla per Microsoft Internet Explorer.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 12:02:41

Efektive, mi povas vidi la verdajn stelojn kiujn mi aljuĝas nur per Firefox, ne per IE7 (mi ne scias pri IE8).

Pri la demandoj de Rogir: de kie mi akiris la stelon? Alia forumano, sed bedaŭrinde mi ne memoras la nomon. Se vi volas havi ĝin en Word-dosiero, bonvolu sendi al mi vian retpoŝtadreson per la lernu-mesaĝilo.

กลับไปด้านบน