目次へ

Engimo: la kapitano kaj la liaj

Miland,2009年11月19日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2009年11月19日 13:09:09

Kapitano Johano parolis pri li mem al ĵurnalisto sur lia boato. 'Mi estas bonsana, sed sufiĉe aĝa', li diris. 'Kompreneble mi ankoraŭ ne atingis jarcenton, sed mi havas multajn infanojn - kaj knabojn kaj knabinojn. Kaj ĉi tiu boato apartenas al mi!' 'Kaj kiel longa estas via boato?' 'Nu, la produto de mia aĝo en jaroj, la nombro de miaj infanoj kaj la longeco de la boato (la lasta mezurata en futoj) estas 32118.'

Kiel aĝa estas la Kapitano, kiom da infanoj li havas, kaj kiel longa estas lia boato?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Sxak (プロフィールを表示) 2009年11月19日 14:58:26

32118=6*53*101

Miland (プロフィールを表示) 2009年11月19日 15:03:30

Ŝak:32118=6*53*101
Konsentite. Sed tial, 32118 estas faktorebla en tri faktorojn laŭ pli ol unu maniero. Do kiuj estas la respondoj al la demandoj?

Sxak (プロフィールを表示) 2009年11月19日 15:16:39

Miland:
Ŝak:32118=6*53*101
Konsentite. Sed tial, 32118 estas faktorebla en tri faktorojn laŭ pli ol unu maniero. Do kiuj estas la respondoj al la demandoj?
Eble li estas 2jara kaj havis 159 infanojn?okulumo.gif Certe nenie ja temas, ke li estas homo kaj ne rato ekzemple ridulo.gif

li estas 53jaraĝa, havis 6 infanojn kaj 101 estas longeco de lia boato

Rogir (プロフィールを表示) 2009年11月19日 15:49:36

Krome, li havas kaj knabinojn kaj knabojn, do pli ol tri infanoj. La unua dividanto de 32118 pli granda ol 3 estas 6.

Miland (プロフィールを表示) 2009年11月19日 16:02:16

Ŝak:li estas 53jaraĝa, havis 6 infanojn kaj 101 estas longeco de lia boato
Pro ĝusta solvo vi gajnas la verdan stelon:


Tamen vidu la klarigon de Rogir pri kial li ne povus havi tri anstataŭ ses infanojn.

先頭にもどる