본문으로

Vortoj por "Magia globo"!

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2009년 11월 20일

글: 4

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2009년 11월 20일 오전 3:24:50

Mi volas krei retejon por "Magia globo" .

Se vi havas dubindan demandon:
Ĉu aĉeti aviadilon aŭ ne?
Ĉu iri al la plaĝo aŭ iri al kafejo?
Ĉu vi iros al vendejo aŭ iros via edzino?
Kiu gajnos ...

Do, vi ĉiam povos viziti la retejon kaj demandi magian globon!


lango.gif

Sed mi bezonas multe da variantoj de respondoj.

Mi jam skribis iomete:
1. Jes.
2. Ne.
3. Demandu poste.
4. Certe.
5. Verŝajne.
6. Eble.
7. La respondo estas malklara.
8. Certe ne.
9. Certe Jes.
10. Aspektas pozitive.
11. Aspektas negative.
...

Vi nepre skribu viajn amuzajn variantojn de respondoj!
(Poste ni elektos la plej bonajn)

1. Ĉu devas esti en respondoj krisignojn!?
2. Ĉu "Magia globo" estas bona nomo por la retejo, aŭ uzi alian aĵon?
...

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2009년 11월 20일 오전 3:35:41

- Telefonu al amiko.
- Magia globo estas laca.
- Post unu jaro tio ne gravos.

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 11월 20일 오후 1:44:32

belaj amuzaj bildoj en retejo.net!
Tamen mi ne komprenas vian ludon...
kare

R2D2! (프로필 보기) 2009년 11월 22일 오후 11:20:53

Eddycgn:belaj amuzaj bildoj en retejo.net!
Tamen mi ne komprenas vian ludon...
kare
Estas kiel “Magic 8-ball”. Vi faras ĉu-demandon, kaj la globo respondas hazarde.

—Ilhuıtemoc

다시 위로