Ke daftar isi

Kie kaj kiel vi intencas libertempi aŭ simple ripozi somere?

dari Terurĉjo, 10 Maret 2007

Pesan: 15

Bahasa: Esperanto

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 10 Maret 2007 17.45.26

Mi ne ŝatas la Havajajn insulojn,
Floridon ankaŭ mi ne ŝatas. Mi neniam tie estis. Kiu ŝatas Poŝeĥonje-Volodarsk? Neniu, ĉar neniu tie estis!
Mi ŝatas la Nigran maron. Kaj mi intencas fariĝi delfeno, tranaĝi la maron kaj bone ripozi somere!
Viaj impresoj? sal.gif

Mielo (Tunjukkan profil) 10 Maret 2007 18.13.04

Terurĉjo:Mi ne ŝatas la Havajajn insulojn,
Floridon ankaŭ mi ne ŝatas. Mi neniam tie estis. Kiu ŝatas Poŝeĥonje-Volodarsk? Neniu, ĉar neniu tie estis!
Mi ŝatas la Nigran maron. Kaj mi intencas fariĝi delfeno, tranaĝi la maron kaj bone ripozi somere!
Viaj impresoj? sal.gif
Mi ŝatus la Havajajn insulojn. Kaj ŝatus ankaŭ Floridon. Mi ŝatus la ĉiuj varmajn, sudajn marbordojn. Mi kredas, ke mi naskiĝis pro eraro ĉi tie, kie ne estas maro sed estas malvarma vintro. Eble, mia mieno estas ol skandinava sed mi estas suda virino. rido.gif Mi ŝatas flugpendi en la maro, mi ŝatas se sub mi estas profunda akvo. Se vi fariĝos delfeno, mi naĝos kun vi. rido.gif

Andybolg (Tunjukkan profil) 10 Maret 2007 22.54.49

Ĉi-somere mi vojaĝos al multaj landoj:

Unue mi iros al Germanio kaj ioj aliaj landoj.
Post tio mi iros al Anglio.
Fine mi iros al Svedio.

Mia somero estos tre interesa okulumo.gif

pastorant (Tunjukkan profil) 11 Maret 2007 02.02.55

Andybolg:Ĉi-somere mi vojaĝos al multaj landoj:

Unue mi iros al Germanio kaj ioj aliaj landoj.
Post tio mi iros al Anglio.
Fine mi iros al Svedio.

Mia somero estos tre interesa okulumo.gif
Mi vizitos Ĝermanio junie. Ni veturos de Munkeno al Berlino. Eble se ni havas tempon, ni veturos al Prago.

Mielo (Tunjukkan profil) 11 Maret 2007 13.11.12

pastorant:
Mi vizitos Ĝermanio junie. Ni veturos de Munkeno al Berlino. Eble se ni havas tempon, ni veturos al Prago.
Ni volas vojaĝi al Prago ekde jaroj. Por io la vojaĝo postrestas ĉiam. malgajo.gif
Ĉu vi ne veturos ankaŭ al Hungario ?

hoplo (Tunjukkan profil) 11 Maret 2007 17.55.20

Mi iros al Peruo. Mi vivis dum tri jaroj tie en Lima kun tre malriĉaj homoj. Mi laboris kun junularoj kaj mi ĝojas revidi ilin.
Mi pensas, ke tiu ne estos ferioj por ripozi, sed tagoj tre riĉoj por la renkontoj.
Mi devos veturi per aviodilon dum 20 horoj.
Ĉu iu konas Peruulo kiu parolas esperanton? MI ŝatus povi babili ankaŭ en Peruo Eon.

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 10 Juni 2007 18.16.04

La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj.

Saluton!
Mi jam skribas, kvazaŭ mi estas en la tujmesaĝilo.
Ŝajne, ke Mielo tute pravas pri la malrapida mortigo de la forumo far de la tujmesaĝilo.
Mi nur esperas ke mi estas malbona profeto kaj malaltiĝo de aktiveco en la forumo kaŭzas (aŭ kaŭziĝas?) pro someraj ferioj, libertempoj, aliaj festoj.

Belapo (Tunjukkan profil) 11 Juni 2007 12.37.46

Mi jam estis en "ferio" ĉi-jaro. Mi estis en Italio dum 1 kaj 2ona monato dum mi studis, en Romo. La temperaturo tie estis agrabla.

Mi tre volas vojaĝi al Brazilo aŭ Serbio ĉar mi amikojn tie havas. Sed ne devas esti somere, kaj mi ne dum ĉi tiu somero potas vojaĝo multe. Mi devas lavoron fari.

Olesia (Tunjukkan profil) 15 Juni 2007 07.47.48

Baldaŭ mi vojaĝos al Pariso, Francio; mi volas viziti multajn muzeojn. Sed mi aŭdis ke Pariso ne havas plaĝojn, ĉu estas vere?

Mi ĉiam volis viziti Irlando, ŝajnas kiel bela lando al mi. Mi ĉiam havis la impreso ke Irlando estas verda lando kun multe de naturo... sed mi ankoraŭ ne havis ŝancon viziti ĝin.

RiotNrrd (Tunjukkan profil) 16 Juni 2007 18.48.54

Olesia:Mi ĉiam volis viziti Irlando, ŝajnas kiel bela lando al mi. Mi ĉiam havis la impreso ke Irlando estas verda lando kun multe de naturo... sed mi ankoraŭ ne havis ŝancon viziti ĝin.
Mi neniam vizitis Irlandon, sed mi konas multajn homojn kiuj loĝas tien (mia kompanio ankaŭ havas eŭropan oficejon en la urbo de Shannon).

Mi vidis multajn bildojn de Irlando, de miaj irlandaj amikoj, kaj vi pravas - Irlando estas tre bela kaj verda lando. Ankaŭ, Irlandanoj estas iom el la plejamikecaj homoj en la mondo (ankaŭ, iom el la plejparolemaj!).

Mi volas viziti Irlandon iam ankaŭ. Ĉar ni havas la oficejon en Shannon, multaj el miaj kunlaborantoj vizitis tien, sed mi ne jam faris.

Kembali ke atas