До змісту

ĈU ESPERANTO EN REKTA RILATO AL IDEO?

від Francisko1, 22 листопада 2009 р.

Повідомлення: 8

Мова: Esperanto

Francisko1 (Переглянути профіль) 22 листопада 2009 р. 14:09:37

PERSONOJ DIRAS KE ESPERANTO NE DEVAS ESTI EN REKTA RILATO KUN KONKRETA IDEO, ĈAR POVUS OKAZI KE KELKAJ PERSONOJ NE ŜATAS TIUN IDEON KAJ DO ILI RESTUS KONTRAŬ ESPERANTO, KAJ ESPERANTO DEVAS ESTI LINGVO POR ĈIUJ.

SED MI PENSAS KE ESPERANTO DEVAS ESTI EN REKTA RILATO KUN ĈIU BONA IDEO KUN LA KONDIĈO KE TIU IDEO DEVAS ESTI UNIVERSALA. TIEL, TIU IDEO NE DIVIDOS LA HOMARON KAJ ĈIUJ BONAJ HOMOJ POVUS APOGI ESPERANTON. ALIA AFERO ESTAS KONKRETIGI KIUJ ESTAS TIUJ UNIVERSALAJ IDEOJ, SED PRI ĈI TIO NI POVUS TRAKTI EN ALIA FADENO. DANKON.

GETULS FRANCISKO GARCIA

Miland (Переглянути профіль) 22 листопада 2009 р. 14:53:15

De ĝia komenco, Esperanto estis rilata al la tiel-nomata interna ideo, kiu enhavas la ideon de la frateco inter homoj. Jen artikolo de Korĵenkov pri la evoluo de la ideo. Rilate al ĉi tiu artikolo, mi menciu, ke kvankam la libro Hilelismo estas nehavebla kiel aparta libro, la teksto estas enhavita entute en la antologio Mi estas homo, kompilita de Korĵenkov, kiu estas en la UEA-katalogo.

Dum lia [url=http://esperantio.narod.ru/lingve/zaĵoj/parolo8.htm]parolado[/url] al la 8-a UK en Krakovo, Zamenhof diris: "La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton." Zamenhof parolis pri la interna ideo ankaŭ en [url=http://esperantio.narod.ru/lingve/zaĵoj/parolo2.htm]Ĝenevo[/url] kaj [url=http://esperantio.narod.ru/lingve/zaĵoj/parolo3.htm]Kembriĝo[/url].

Rogir (Переглянути профіль) 22 листопада 2009 р. 19:01:38

Estas almenaŭ unu ideo kiun malmultaj, kiuj parolas esperanton, povas kontraŭdiri: ke malsama denasklingvo ne estu baro inter popoloj.

Cetere, ĉu vi povas ĉesi tajpi ĉiamajuskle?

Francisko1 (Переглянути профіль) 22 листопада 2009 р. 19:53:49

SE MI SKRIBAS MALGRANDE, MIAJ GEPATROJ NE POVOS LEGI MIN, KAJ CI RAPIDE ALKUTIMIĜOS LEGI GRANDE. DANKON.

GETULS FRANCISKO

Rogir:Estas almenaŭ unu ideo kiun malmultaj, kiuj parolas esperanton, povas kontraŭdiri: ke malsama denasklingvo ne estu baro inter popoloj.

Cetere, ĉu vi povas ĉesi tajpi ĉiamajuskle?

hulten (Переглянути профіль) 22 листопада 2009 р. 20:36:08

Francisko1:SE MI SKRIBAS MALGRANDE, MIAJ GEPATROJ NE POVOS LEGI MIN, KAJ CI RAPIDE ALKUTIMIĜOS LEGI GRANDE.
Bonvulu, ne tajpu nur majusklojn. Tio estas malfacile legi por mi, kaj mi neniam alkutimiĝos. Ankaŭ tajpi majusklojn ŝajnas se vi krias.

Ĉu eble vi povas pligrandigi la tiparon en via retfoliumilo? Eble Ctrl-+ efikas.

darkweasel (Переглянути профіль) 23 листопада 2009 р. 15:25:51

Kiel vi difinas "bonan ideon"?

Francisko1 (Переглянути профіль) 25 листопада 2009 р. 17:35:21

Bona ideo estas ĉiu ideo kiu estas favora al la vivo.

Getuls Francisko Garcia

darkweasel:Kiel vi difinas "bonan ideon"?

darkweasel (Переглянути профіль) 25 листопада 2009 р. 20:02:47

Esperanto estas lingvo. La Esperanto-movado estas movado paroligi ĉiujn homojn per tiu lingvo en internacia komunikado. Kaj nenio alia. Se vi private havas iun (laŭ vi bonan) ideon, tiam vi tute rajtas propagandi ĝin, per Esperanto same kiel per ĉiu alia lingvo.

Назад до початку