У садржају

tranĉo de kvaredro

од Sxak, 23. новембар 2009.

Поруке: 13

Језик: Esperanto

fizikisto (Погледати профил) 24. новембар 2009. 00.01.19

Ĉi tie estas pli bonaj bildoj. Supre estas la kvaredro, kaj malsupre estas la du trianguloj kune kun la tranĉoj.

Sxak (Погледати профил) 24. новембар 2009. 02.27.48

fizikisto:
Konsideru du triangulojn: ABC kaj ADB. La punkton meze inter A kaj B mi nomas M. Serĉu punkton P tiel, ke la anguloj inter AP kaj CP kaj inter AP kaj MP estas 120 gradoj. Kunligu P kun A, C, kaj M. Tiu estas la kunligo inter la punktoj A, C, M je la plej malgranda longeco. Faru la saman ĉe la alia flanko kun la punktoj B, D, M kaj la punkto Q simila al P.
Nu jes. Kaj mi memoras, ke la suma longeco estis kvadrata radiko el entjero, ŝajne sqrt(7) kaj ĉi-vespere mi ankoraŭfoje provos kalkuli ĝin.

Sxak (Погледати профил) 24. новембар 2009. 04.11.36

Ĉio estas facila. Mi simple mallernis trakti ciferojn, tial mi ofte eraris ridulo.gif Ĉiuj ekvacioj estas linearaj kaj la respondo sqrt(7)

Вратите се горе