Skip to the content

akuzativo aŭ ne (2a fadeno)

by Sbgodin, December 1, 2009

Messages: 22

Language: Esperanto

Sbgodin (User's profile) December 1, 2009, 9:19:04 PM

Saluton,

Mi dubas pri la akuzativo en ĉi-sube frazo :
La kunigo okazos ĉe loko kaj momento kiujn mi taksas favorajn.
Unuflanke, mi pensas ke ja estas akuzativo pro tio, ke korelativo "kiujn" estas celita de "taksas".

Aliflanke, ne estas akuzativo pro tio, ke "favora" estas ligita al "taksas" ties, kies objekto ne estas "favora" sed "kiujn".

Laŭ mi, la problemo okazas ĉar la objekto de "taksas" estas akuzativa vorto. Ĉu iu havas regulon aŭ eĉ ligo al PIV-a retejo por klarigi tiun al mi ?

tommjames (User's profile) December 1, 2009, 9:34:43 PM

En tiu frazo favoraj ne bezonas la akuzativon ĉar estas subkomprenata esti. Vi povus diri ekzemple "mi taksas ilin esti favoraj". Preskaŭ ĉiam oni ellasas la verbon esti en tiaj frazoj, sed tio tute ne necesigas la uzon de la akuzativa signo.

darkweasel (User's profile) December 2, 2009, 6:47:33 AM

Sbgodin (User's profile) December 2, 2009, 8:38:27 AM

Dankon pro la klarigo kaj la ligo. Tiuj ege helpis min.

formiĉjo (User's profile) December 2, 2009, 8:43:19 AM

Sbgodin:Dankon pro la klarigo kaj la ligo. Tiuj ege helpis min.
Unue vi lernis la akuzativon.ĝi iĝos pli facila

Eddycgn (User's profile) December 9, 2009, 3:57:42 PM

mi ankaŭ havas demandon pri akuzativo.

Mi aĉetis multe da pomoj

Mi aĉetis multe da pomojn ?

Kun aŭ sen akuzativo?
Dankon

tommjames (User's profile) December 9, 2009, 4:02:32 PM

Eddycgn:mi ankaŭ havas demandon pri akuzativo.

Mi aĉetis multe da pomoj

Mi aĉetis multe da pomojn ?

Kun aŭ sen akuzativo?
Dankon
Nepre sen akuzativo. Vi uzus akuzativon se la frazo estus "Mi aĉetis multajn pomojn".

Legu ĉi tie.

crescence (User's profile) December 9, 2009, 5:45:12 PM

tommjames:Nepre sen akuzativo.
Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?

Crescence

tommjames (User's profile) December 9, 2009, 5:52:31 PM

crescence:
tommjames:Nepre sen akuzativo.
Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?

Crescence
Nu "multe" estas la objekto. La da-esprimo nur ligas la kvantan esprimon (multe) al la substanco. Ne havas sencon meti la akuzativon sur la substancon ĉar ĝi ne estas la objekto; ĝi nur montras la specon de la kvanta esprimo, sed estas la kvanta esprimo mem kiu rolas kiel objekto.

KoLonJaNo (User's profile) December 9, 2009, 6:08:09 PM

Saluton!

crescence:
tommjames:Nepre sen akuzativo.
Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?
Via ŝatata mediumo eble ekscios por vi ...

Serioze: da estas prepozicio, kaj post prepozicio oni kutime ne uzas akuzativon -- krom se necesas indiki direkton.

Kaj da ne estas tia kiaj estas en, sub, sur kaj kelkaj aliaj.

Se entute, oni devus akuzativigi la vorton antaŭ da por marki la objektecon de la esprimo.

En via frazo tiu estas adverbo: multe, do ne eblas.

Sed sur la PMEG-a paĝo indikita de tommjames troveblas solvo kun substantivo:

multon da pomoj

Kolonjano

Back to the top