Sisu juurde

Kafo aŭ Teo???

kelle poolt Donniedillon, 2. detsember 2009

Postitused: 50

Keel: Esperanto

Donniedillon (Näita profiili) 2. detsember 2009 3:00.59

Mi preferas kafo sen kremo aŭ sukero. Negra Kafo. Kaj vi?

roint (Näita profiili) 2. detsember 2009 5:53.37

ambaŭ! kaj mi ŝatas ĉiujn teojn, sed pli preferas la nigran, verdan, kaj ulongan.

astroly (Näita profiili) 2. detsember 2009 18:18.58

Mi pensas ke tio estas afero de kutimo, ĉar plimulto de personoj en Venezuelo trinkas kafon ; iuj preferas nigran kafon, aliaj ŝatas ĝin kun sufiĉe da lakto, kaj eĉ aliaj mendas "marrón" >marrón estas kafo kun ne multe da lakto< (marrón = bruna).
Sed ankaŭ kelkaj mendas en restoracioj teon solan, kun lakto, aŭ kun citrono.
ĝis

Roberto12 (Näita profiili) 2. detsember 2009 18:47.52

Teo kun iometo da lakto kaj neniom da sukero estas plej bona.

Eddycgn (Näita profiili) 2. detsember 2009 18:50.00

mi preferas ekspresan kafon, italmaniere.
Tamen kaj bonan teon, sed malligitan, eksterpakan.

Rogir (Näita profiili) 2. detsember 2009 19:17.57

Ĉu ne ni povas solvi tiun demandon en la fadeno 'A aǔ B'?

Miland (Näita profiili) 2. detsember 2009 20:25.25

Efektive, mi trinkas ambaŭ, kaj ne havas klaran preferon. Miaopinie mi pli ofte trinkas teon post vespermanĝo, sed post tagmanĝo mi pli ofte trinkas kafon.

gyrus (Näita profiili) 2. detsember 2009 21:40.13

Nek. Eĉ nur ete dependigemajn substancojn mi ne ŝatas. Sed verdteon mi ja ŝatas (ankaŭ iomete la japanan hordeteon).

Kruko (Näita profiili) 2. detsember 2009 21:43.16

dum matenmaĝon mi prenas teon kun lakton kaj mielon, dum la tago mi prenas kafon

Rodrigoo (Näita profiili) 7. detsember 2009 17:35.17

Ambaŭ! Nu, kondiĉe ke sen sukeron, sen lakton, kaj kune kun cigaredo. Kafo kaj teo sen cigaredo... malmojosas. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Tagasi üles