Al la enhavo

Favore al aŭ opone al la eutanasia?

de knabo22, 2009-decembro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

knabo22 (Montri la profilon) 2009-decembro-02 12:53:29

Mi estas favore al la eutanasia, ĉar ĉiuj homoj povas morti kiam ili volas kaj ne suferi plu.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-02 13:49:58

Ĉu ne jam ekzistas fadeno pri tio? Tiu ĉi forumo bezonas pli oportunan serĉilon senkulpa.gif

Fakte, mi opinias malpermeson de viktimvola mortigo esti kontraŭ la homa digno, kaj do kontraŭ plej multaj konstitucioj kaj interŝtataj kontraktoj. Kiam mi ne plu pensas, ke vivi estas laŭdigne por mi, tiam estus kruele restigi min vivanta.

Aŭ en aliaj vortoj: Neniu demandis min, ĉu mi volis naskiĝi, do mi volas almenaŭ havi la eblon fini mian vivon, kiam ajn mi volas.

Jakovo (Montri la profilon) 2009-decembro-02 15:15:47

Mi opinias ke oni rajtus havi pli bonan vivsituacion antaŭ ol rajti sin mortig(ig)i.

Kial ja oni ne lasas la mortpunotuloj sin mortigi antaŭ ili estos mortigata aŭ la porviva malliberatuloj sin motrigi ĉar ili ne volas plu vivi mallibere?

Mi ne kredas je Dio, sed ĉu ne estas via tasko majstri vian (tamen mallongan) vivon?

Mi certe ne komprenas kial distingi inter homoj kaj bestoj, kial oni mortigas ilin por ke ili ne plu suferadas, sed ne la homojn?

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-02 18:13:00

Se mi estus tre malsana senespere, dolore kaj sufere, mi volas morti trankvile en mia domo, vidanta la florojn en mia ĝardeno, ne konektita al maŝinoj por suferi kelkaj tagoj aŭ semajnoj pli. Mi ne volas morti en hospico aŭ kadukulejo, sed asistita de kiu kiun mi amas.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-03 17:11:43

Jakovo:Mi certe ne komprenas kial distingi inter homoj kaj bestoj, kial oni mortigas ilin por ke ili ne plu suferadas, sed ne la homojn?
Ĉar homoj povas diri, ĉu ili konsentas, ke oni mortigas ilin. Bestoj ne povas fari tion.

Tamen, ĉu oni mortigu bestojn suferantajn estas tute alia demando.

Gerusa (Montri la profilon) 2009-decembro-03 17:16:53

La Sola besto ke mortiĝas estas la homo. Mi oponas la morton per aktiva eunanasia. Sed mi konsentas la malaktivan eutanasian morton. Se oni ne povas vivi, lasi morti.

Reen al la supro