Přejít k obsahu

Kial esperantistoj ne skribas al forumoj ?

od uživatele Mielo ze dne 15. března 2007

Příspěvky: 71

Jazyk: Esperanto

Mendacapote (Ukázat profil) 14. dubna 2007 23:15:28

Vi mem povas komencigi la partugalan forumon! Eble ankaŭ mi skribos al via forumo... rido.gif

RiotNrrd (Ukázat profil) 15. dubna 2007 1:29:53

Terurĉjo:Kiu volas, ke mi korektu erarojn kaj iomete helpu perfektiĝi?
Vi povas ĉiam korekti min. Mi scias ke iuj ne ŝatas korektiĝi, sed mi ĉiam volas plibonigi mian esperanton.

Plorigu min! ridulo.gif

Ciro (Ukázat profil) 15. dubna 2007 2:04:17

Ĉi tie, pri "kial esperantistoj ne skribas al forumoj", estas tre bona!!!

Daŭrigu, ĉar pluraj estas stimulataj.

Gratulojn al ĉiuj, rideto.gif

Jev (Ukázat profil) 15. dubna 2007 9:21:00

Terurĉjo:Junulo, mi proponas al vi, dum la portugala forumo ne aperos, okupu litovan aŭ hungaran forumon per la portugala kaj korespondu.
Malbona ideo, ĉar mi senkompate forigos tiujn mesaĝojn. rideto.gif Se oni volas paroli en la portugala, oni simple skribu al la teamo aŭ al mi kaj mi kreos apartan lokon por babili en la portugala.

Ciro (Ukázat profil) 15. dubna 2007 10:19:09

Jev: Se oni volas paroli en la portugala, oni simple skribu al la teamo aŭ al mi kaj mi kreos apartan lokon por babili en la portugala.
Finita! Ne estu pro tio. Mi sendis mesaĝon al vi. Mi esperas la partoprenon de plurajn brazilajn samideanojn.

Tre dankon, Jev. rideto.gif

Jev (Ukázat profil) 15. dubna 2007 11:37:27

Ciro:Finita! Ne estu pro tio. Mi sendis mesaĝon al vi. Mi esperas la partoprenon de plurajn brazilajn samideanojn.
Mi aldonis lokon por diskutoj en la portugala. Mi esperas, ke ĝi estos aktive uzata. Sukceson al vi!

Ciro (Ukázat profil) 15. dubna 2007 12:36:11

Jev: Mi aldonis lokon por diskutoj en la portugala. Mi esperas, ke ĝi estos aktive uzata. Sukceson al vi!
Dankon, Jev.

Mi jam donis la komencan piedbaton! rideto.gif

Mielo (Ukázat profil) 15. dubna 2007 13:46:42

RiotNrrd:Komencantanoj, ne timu erarojn! Fari erarojn estas kiel vi lernos. Se vi neniam skribos, vi neniam faros erarojn, kaj vi neniam vere lernos.

Kiam mi ekskribis mian blogon (ttt.usono.net), mi faris multajn erarojn. Sed, ju pli mi skribis, des pli mi lernis nefari ilin. Mi ankoraŭ faras erarojn, sed mi nezorgas. Ĉiun eraron mi faras hodiaŭ estas unu malpli mi faros morgaŭ.

Ĉi tie, homoj korektos viajn erarojn (kiujn ili nefaras kun mia blogo). Ne embarasiĝu! Tiel, vi lernos plirapide ol mi faris.

Skribu, legu, kaj lernu! Ne timu!
Vi pravas. Se tiuj skribus al forumoj kiuj havas perfektan Esperanton scion, ne estus multoj mesaĝoj. Estas grava, se ni provu komuniki unu kun alaj. Kaj ni havos sukcestravivaĵo se ni komprenos unu alian.

pianopimp27 (Ukázat profil) 15. dubna 2007 15:03:11

Unue, manu_fr, dankon por korektanta mian mesaĝon. Estas nur unu korektado, kiu mi ne komprenas. Kial oni diris "dank'," kaj kion ĝi signifas?

Mi estis tre feliĉa, kiam mi diris, ke mia mesaĝo estis korektata. Kiel multe da personoj diris, la nure maniero por lerni esperanton estas por trovi kaj esti korektata. Do, se ĉiu iam vidis eraron, bonvolu diri al mi!

Ŝajnas, almenaŭ al mi, ke pli malsamaj personoj parolas en tiu ĉi forumo. Estas bona, ke Mielo komencis ĝin, ĉar eble aliaj personoj, kiel mi, diris, ke ili devus skribi por lerni! Dankon!

Mielo (Ukázat profil) 15. dubna 2007 18:09:52

Géhel:
Islander:Mi supozas ke iuj pensi alimaniere. Ekzemple, iuj estas perfektigistoj kaj timas kiam ili faras erarojn (ne kiel mi, evidente rideto.gif). Eble aliaj estas timidaj.

Sed mi samopinias kun vi. Estas malnova proverbo en Kebeko: Pli ni estas da frenezuloj, pli ni ridas. lango.gif
Laŭ Mielo, tiu ĉi forumo ĵuse nombris sep frenezulojn. Hodiaŭ ni estas ok!! senkulpa.gif
????
Mi ne komprenas, kion vi diras. Klarigu, bonvolu !

Zpět na začátek