Więcej

Kial esperantistoj ne skribas al forumoj ?

od Mielo, 15 marca 2007

Wpisy: 71

Język: Esperanto

Mielo (Pokaż profil) 15 marca 2007, 10:33:01

Mi vidas, ke la forumoj havas malmultojn alparoloj. Sed mi vidas ankaŭ tion, ke multoj esperantistoj legas la forumojn. Kial ili ne skribas ? Por mi estas bona praktiko skribi al forumoj kaj mi ekkonis interesajn homojn. Sed, mi jam komencas honti kial mi parolas multon.

Islander (Pokaż profil) 15 marca 2007, 14:57:50

Mi supozas ke iuj pensi alimaniere. Ekzemple, iuj estas perfektigistoj kaj timas kiam ili faras erarojn (ne kiel mi, evidente rideto.gif). Eble aliaj estas timidaj.

Sed mi samopinias kun vi. Estas malnova proverbo en Kebeko: Pli ni estas da frenezuloj, pli ni ridas. lango.gif

Andybolg (Pokaż profil) 15 marca 2007, 15:16:29

Mi samopinias. Estas nur samaj personoj kiuj skribas ĉi tie.

Jev (Pokaż profil) 15 marca 2007, 16:38:15

Mielo:Mi vidas, ke la forumoj havas malmultojn alparoloj. Sed mi vidas ankaŭ tion, ke multoj esperantistoj legas la forumojn. Kial ili ne skribas ?
Nu... vi pravas. Sed antaŭe eĉ malpli da homoj skribis. Mi ĝojas, ke iom post iom la forumoj iĝas pli popularaj.

Mielo:Sed, mi jam komencas honti kial mi parolas multon.
Ne hontu, vi montras bonan ekzemplon al aliaj. rideto.gif

Andybolg:Estas nur samaj personoj kiuj skribas ĉi tie.
Mi kredas, ke la samo okazas ne nur en Esperanto-forumoj. En ĉiuj forumoj ĉiam aperas kerno de homoj, kiuj konstante uzas la forumon kaj mi pensas, ke tio ne estas malbona. Gravas nur, ke tiu kerno ne malkresku. rideto.gif

Islander (Pokaż profil) 15 marca 2007, 17:39:13

Aŭ eble iuj atendas por uzi la tujmesaĝilon. Do, Jev, kiam ĝi pretiĝos? okulumo.gif rido.gif

hoplo (Pokaż profil) 15 marca 2007, 21:02:33

Mi ne trovas la interesan temon pri kiu mi scias skribi ion..... Eble mi ne havas sufiĉan ekpenson por skribi en la forumoj, mi ne scias. Sed vere, mi legas kun multa intereso kiun vi skribas, kaj mi havas profiton timaniere...
saluton!

Mielo (Pokaż profil) 16 marca 2007, 07:06:50

Dankon ! rido.gif

Ĝis nun 7 esperantistoj skribis ĉi tien kaj 126 legis. Ĉu estas ne malbona rilatumo ?
Mi pensas, ke oni ne skirbas, ĉar
- la temo min ne interesas
- la temo min interesas, sed mi ne volas skribi
- la temo min interesas, sed mi estas laca, pigra, mi ne skribas
- la temo min interesas, sed mi timas, ke mi estos tro erara.

Estas interesa, ke mi timas skribi en hungaran Esperantan forumon. Mia timas pli bona pro mia hungara samlandano ol pro vi. rido.gif
Nu, mi esperas, ke la forumoj ne mortos.
sal.gif

Mielo (Pokaż profil) 16 marca 2007, 07:19:38

Islander: Estas malnova proverbo en Kebeko: Pli ni estas da frenezuloj, pli ni ridas. lango.gif
Vi pravas. rideto.gif

Jev (Pokaż profil) 16 marca 2007, 15:16:22

Islander:Aŭ eble iuj atendas por uzi la tujmesaĝilon. Do, Jev, kiam ĝi pretiĝos? okulumo.gif rido.gif
Baldaŭ, tre baldaŭ. rideto.gif

Jev (Pokaż profil) 16 marca 2007, 15:27:39

Mielo:Ĝis nun 7 esperantistoj skribis ĉi tien kaj 126 legis.
La nombro 126 ne signifas, ke tiom da homoj nepre legis la temon. Tio signifas, ke la paĝo kun tiu ĉi temo estis malfermita tiom da fojoj. Povas esti, ke iu persono dum la tuta tago sidas kaj senĉese malfermadas ĝin. rideto.gif

Ne forgesu ke la forumon povas viziti ankaŭ uzantoj, kiuj ne estas registritaj uzantoj de lernu!. Do povas esti, ke iu tute hazarde venis al niaj forumoj de Google, nenion komprenis kaj tuj foriris. okulumo.gif

Ankaŭ ne ĉiam estas klare, ĉu la paĝon malfermas homo aŭ iu roboto. Nia statistiko povas nun forfiltri diversajn serĉ-robotojn, ekz. robotojn de Google, Yahoo ks. Sed tamen ekzistas multaj aliaj "spam"-robotoj, kiuj ankaŭ promenas en nia paĝaro kaj malfermas diversajn paĝojn. Ni ne povas forfiltri ilin ĉiujn.

Eble estus interese havi detalan statistikon pri la forumoj por vidi kiel ŝanĝiĝas averaĝa nombro de dum-tagaj mesaĝoj. Kaj eble estus interese vidi apud ĉiu uzanto, kiom da mesaĝoj li/ŝi skribis en la forumoj, ĉu?

Wróć do góry