Към съдържанието

Ĉu ekplaĉis al vi "Avatar"?

от Fuzzy, 15 декември 2009

Съобщения: 18

Език: Esperanto

Dozorca (Покажи профила) 15 януари 2010, 21:09:04

Mi ankorau ne estis,sed multe audis pri tiu ĉi filmo rido.gif

Frankouche (Покажи профила) 15 януари 2010, 21:19:29

Vilinilo:Mi ŝatis Distrikton 9 pli ol Avataron. Ne nur ĉar ĝi estas pli verŝajna, sed ankaŭ ĉar la historio estas pli interesa. Fakte, Distrikto 9 estas la plej bona filmo kiun mi spektis en 2009.
Mi tute samopinias.

Pri, Avatar, mi ne tre ŝatis la 3D. Miaj okuloj ne kutimas kaj ĉefe mi trovis ke la 3D okulvitroj malplibeligas la kolorojn.
Mi ŝatintus ke estas pli da mirindaj bestoj, eble en la sekva filmo... rideto.gif

arcxjo (Покажи профила) 15 януари 2010, 21:43:24

Mi ankaŭ ankoraŭ ne vidis la filmon (tamen mi intencas ekvidi), sed la lingvo tre ekinteresis min. Mi pli-malpli komprenas ĝian gramatikon kaj prononcadon, krom la ejektivaj konsonantoj. Ĉu iu ajn forumano scias kiel elparoli 'tx', 'px', 'kx'? Mi legis, ke ili estas prononcata per aero elspirata de la buŝo anstataŭ la pulmoj. Sed kiel? demando.gif Mi aŭdis iojn ekzemplojn kaj bedaŭrinde ne komprenis...

[redakto]
Nu, mia demando jam ne gravas. Mi eksciis, ke oni devas fari glotan halton antaŭ prononco de tioj ĉi ejektivaj konsonantoj, por bloki flugon je aero de pulmoj.

novatago (Покажи профила) 17 януари 2010, 11:14:39

arĉjo: Ĉu iu ajn forumano scias kiel elparoli 'tx', 'px', 'kx'? Mi legis, ke ili estas prononcata per aero elspirata de la buŝo anstataŭ la pulmoj. Sed kiel? demando.gif Mi aŭdis iojn ekzemplojn kaj bedaŭrinde ne komprenis...

[redakto]
Nu, mia demando jam ne gravas. Mi eksciis, ke oni devas fari glotan halton antaŭ prononco de tioj ĉi ejektivaj konsonantoj, por bloki flugon je aero de pulmoj.
Kvakam vi jam ne necesas ĝin, eblas aŭdi tiujn sonojn tie ĉi.

Mi aŭdis la sonon "kx" en majaaj lingvoj. Malfacilas prononci tiajn sonojn.

Ĝis, Novatago.

EL_NEBULOSO (Покажи профила) 19 януари 2010, 11:59:15

Alvatar mi tre ŝatas. Mi ankaŭ ŝatas pli ol "District 9".

Mi rigardis la filmon du foje, eble mi rigardos ankoraŭfoje.

Gerald

Eddycgn (Покажи профила) 08 март 2010, 16:27:10

ĉu nur 3 oskaroj?
ĉu holivudianoj devenas intelektuloj?

Gradski (Покажи профила) 09 март 2010, 00:17:28

Al mi ĝin multe ŝatas, ne estas novega temo, sed vere interesa

sinjoro (Покажи профила) 20 март 2010, 13:01:23

Eddycgn:ĉu nur 3 oskaroj?
ĉu holivudianoj devenas intelektuloj?
Eble la akademio finfine saĝiĝas.

Mi la filmon ne ŝatis. La historio de "ekstertera Pocahontas" ne altiris mian atenton, kaj belaj tridimensiaj efektoj ravas dum eble dek minutoj. Mi ne komprenas la tutmondan freneziĝon je la bluaj estaĵoj, ilia lingvo ktp.

Nelonge post Avatar mi spektis alian tridimensian filmon, nome Alico en Mirlando. Temas pri mia plej ŝatata libro kaj la filmon mi atendis delonge. Kvankam Tim Burton ne vere filmis la libron, la rakonto estas iom alia, la filmon mi ege ĝuis kaj rekomendas.

Обратно нагоре