前往目錄

Ĉu ekplaĉis al vi "Avatar"?

貼文者: Fuzzy, 2009年12月15日

訊息: 18

語言: Esperanto

Fuzzy (顯示個人資料) 2009年12月15日上午9:01:45

Se iu jam spektis la filmon, bonvolu, skribu pri viaj impresoj!

Goelano (顯示個人資料) 2009年12月15日下午12:36:53

Mi intencas vidi tiun filmon en kinejo, ĉar la anonc-filmeto estas tre alloga. Interesas min la esploroj de la futuro.

remy_boligee (顯示個人資料) 2009年12月19日下午2:47:45

Mi tre ŝatis ĝin.
Kaj mi tre interesiĝis pri la "Na'vi"-a lingvo. Ĉu iu scias ĉu ĝi estas lernebla?

gyrus (顯示個人資料) 2009年12月20日下午6:20:32

remy_boligee:Mi tre ŝatis ĝin.
Kaj mi tre interesiĝis pri la "Na'vi"-a lingvo. Ĉu iu scias ĉu ĝi estas lernebla?
Jes, la kreintoj esperas ĝin igi esti "la nova populara artefarita lingvo" kiel Klingono. Iuj informoj jam ellasiĝis pri ĝi: http://en.wikipedia.org/wiki/Na%27vi_language

AlexandreMsx (顯示個人資料) 2009年12月23日下午8:13:40

Mi ŝategis la lingvon! Ĝi estas reale lernebla sed la aŭtoro ne jam finis ĝin. Nur ekzistas malmultajn vortojn. www.learnnavi.org estas ne-oficiala retejo kiu oni povas lerni ĝin.

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月23日下午11:39:06

Ĉu ekzistas esperanta retejo por ĝin lerni?

Vilinilo (顯示個人資料) 2010年1月13日上午1:28:26

La filmo estas tre bona, tre spektinda. Tamen, mi ne ŝatis la fakton ke esterteranoj ne ŝajnis sufiĉe fremdaj. Ili estis nur bluaj homoj kun vosto kaj pinta orelo kiuj ploris kaj ridis precize kiel ni.

Mi komprenas ke direktoro bezonis fari eksterteranojn familiarajn por ke spektantoj havus empation kun ili, sed mi pensas ke ili povus esti pli kreema pri tiu ero de filmo, kiel ili estis kun la resto.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月13日上午1:51:54

Vilinilo:La filmo estas tre bona, tre spektinda. Tamen, mi ne ŝatis la fakton ke esterteranoj ne ŝajnis sufiĉe fremdaj. Ili estis nur bluaj homoj kun vosto kaj pinta orelo kiuj ploris kaj ridis precize kiel ni.

Mi komprenas ke direktoro bezonis fari eksterteranojn familiarajn por ke spektantoj havus empation kun ili, sed mi pensas ke ili povus esti pli kreema pri tiu ero de filmo, kiel ili estis kun la resto.
Ĝuste tiel pensas mia frato rideto.gif. La eksterteranoj estas tro homaj.

Vilinilo (顯示個人資料) 2010年1月13日上午10:45:23

Hispanio:Ĝuste tiel pensas mia frato rideto.gif. La eksterteranoj estas tro homaj.
Mi ŝatis Distrikton 9 pli ol Avataron. Ne nur ĉar ĝi estas pli verŝajna, sed ankaŭ ĉar la historio estas pli interesa. Fakte, Distrikto 9 estas la plej bona filmo kiun mi spektis en 2009.

Juanjo (顯示個人資料) 2010年1月13日上午11:11:25

Ĝis plaĉis multe al mi. Mi vidis ĝin en 3D formato, mi rekomendas.

Kaj se iun volas lerni la lingvo, ĉi tie http://www.learnnavi.org/povas lerni.

回到上端