Til innholdet

Malrapideco de lernu

fra Eddycgn,2009 12 15

Meldinger: 8

Språk: Esperanto

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 15 23:09:01

Dum la lastajn tagojn la konstruado de la paĵaroj de lernu! estas tre malrapida.
Ofte tute ne sukcesas konektado.
Ĉu vi trovas la saman problemon?
Kio povus esti la kaŭzo?

Hispanio (Å vise profilen) 2009 12 15 23:10:38

Jes, mi havis (kaj havas) la saman problemon.

Eble, pro la multa nombro da vizitantoj, pro la bildo de Gugel rideto.gif

Frankouche (Å vise profilen) 2009 12 15 23:36:33

Tio malrapidas kiel la divastigo de la esperanta...

Mi kulpigis mian komputilon kaj menacis ĝin ke mi frapos ĝin !

Nu, kiujn ŝtultaĵojn Zam faris kun serviloj ?

Jev (Å vise profilen) 2009 12 16 13:37:19

Se iu ankoraŭ ne aŭdis, lernu! hieraŭ havis grandan nombron de vizitantoj pro reklamo, kiu aperis ĉe Google. Dum la tago la paĝaron vizitis ĉ. 30000 unikaj vizitantoj. Pro tio la servilo kelkfoje ne povis elteni, ĉar lernu! ne estis preparita por tia subita kresko de vizitantaro.

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 16 13:45:08

Tridekmil! Kia granda sukceso! Por tio mi volonte suferas malrapidecon.

Ironchef (Å vise profilen) 2009 12 16 14:15:19

Rogir:Tridekmil! Kia granda sukceso! Por tio mi volonte suferas malrapidecon.
Mi konsentas! Esperu ni ke eble la kutima misinformo pri Esperanto eble pli ŝanĝiĝis hieraŭ pro la novan informon kiun uloj eblis atingi per Google.

Jev (Å vise profilen) 2009 12 16 14:45:19

Rogir:Tridekmil! Kia granda sukceso! Por tio mi volonte suferas malrapidecon.
Jes, kaj ni ankaŭ hodiaŭ daŭre havas pli da vizitantoj ol kutime. En la reto multaj ret-gazetoj kaj blogoj informis pri la okazaĵo kaj nun venas al lernu! homoj, kiuj legis tiujn informojn. Hodiaŭ ni ne atingos pli grandan nombron de unikaj vizitantoj ol ni havis hieraŭ, sed hodiaŭ ni povas ekhavi novan rekordon - la plej altan nombron de trarigarditaj paĝoj dum unu tago. Jam nun (hodiaŭ) niaj vizitantoj trarigardis pli da paĝoj ol hieraŭ dum la tuta tago.

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 16 18:55:37

Mi esperas baldaŭ bonveni novajn lernantojn kiel lingvohelpanto, sed ankoraŭ neniun mi vidis.

Tibake til toppen