المشاركات: 37
لغة: Esperanto
Islander (عرض الملف الشخصي) 20 مارس، 2007 8:03:53 م
Mi ne konas muzikon de Sean Paul sed mi estas scivola, se lia muziko povas fari tian ŝanĝon.Ne, vi ne vere volas...

mccambjd (عرض الملف الشخصي) 20 مارس، 2007 9:14:20 م
patbam:Mi tre ŝatas la musikon... ĉi tie en Usono ni utilizas la vorton "indie" aŭ "independent" ("memstara") je indiki la stilon de muziko ke plej ŝatas al mi.Mi ankaŭ ŝatas "memstaran" rokon. Mi ludis malaltan gitaron dum la universitato kaj iom da tempo poste. (Mi edziĝis kaj havis filojn. Tiuj mortigis mian muzikan karieron.

culchamove (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2007 11:06:18 ص
Islander:Dankon por la pinto. Mi tre amas la sonon de Dobarcaracol. Fine mi scias grupo, kie virinoj estas la plej grava parto.Sed se vi volas vidi bonan novan sonon inspirita de reggae kaj folk, spektu http://www.dobacaracol.com/ (en la franca).
Mielo (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2007 11:55:14 ص
Islander:Tamen !Mi ne konas muzikon de Sean Paul sed mi estas scivola, se lia muziko povas fari tian ŝanĝon.Ne, vi ne vere volas...Sed se vi volas vidi bonan novan sonon inspirita de reggae kaj folk, spektu http://www.dobacaracol.com/ (en la franca).

(Islander, ĉu via gepata lingvo estas franca ?)
Islander (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2007 2:28:30 م
(Islander, ĉu via gepata lingvo estas franca ?)Jes, mi estas franca Kanadiano. Aparte nun malmulte da Kaĝunoj en Luiziano (Usuno), kaj iom disvastigita landlimanta la landparto, la kebekanoj estas la sola franca popolo en Ameriko.
josevitorr (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2007 10:11:07 م
Mi estas brazilano, do mi demandas, se iujn de vi konas la muzikojn de Villa Lobos? Ekzistas "estudos" (lernadoj), kaj "Bachianas" (mi na scias traduki Bachianas), kaj "prelúdios" ktp...
Charlie (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2007 10:52:55 م
Estas ankaŭ multe da bonega esperanta muziko. Mi tre ŝatas la kanton `Pasio en Katen' de la brazila grupo Supernova. Ankaŭ la muziko de la sveda grupo Persone estas tre bone. Oni povas aŭskulti kantojn kaj spekti videojn de tiuj ĉi grupoj kaj aliaj ĉe www.vinilkosmo.com
pastorant (عرض الملف الشخصي) 22 مارس، 2007 12:39:26 ص
Mi preferas rokon, precipe PezaMetalo el la lastatempa 80's, kiel Metallica, Slayer, Anthrax ktp.
Dum mia maljuneco, mi aŭskultas pli molan muzikon, tiel Ruĝardaj Kapsikoj (Red Hot Chili Peppers)kaj RevTeatro (Dream Theater) kaj Children of Bodom. Sed mi preferata tipo de muziko estas klasika muziko kiel Beethoven, Chopin, Debussy, Liszt kaj Wagner.
Mi estas kokincerbo, ĉu ne?

Mi estas okdeka jardekulo.
Ĉu tio estas la ĝusta termino? Ĉu vi komprenas min?
pastorant (عرض الملف الشخصي) 22 مارس، 2007 1:13:48 ص
Charlie:Por mi la plej bona muzika grupo estas Rammstein.La kantanto de Persone havas novanprojekton, ke nomiĝas "Martin kaj la talpoj"
Estas ankaŭ multe da bonega esperanta muziko. Mi tre ŝatas la kanton `Pasio en Katen' de la brazila grupo Supernova. Ankaŭ la muziko de la sveda grupo Persone estas tre bone. Oni povas aŭskulti kantojn kaj spekti videojn de tiuj ĉi grupoj kaj aliaj ĉe www.vinilkosmo.com
La TTT-ejo Farbskatol' havas videon pri li:
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?2007/02...
Mi aĉetis la KD-on kaj ĝi bonegas!
Mielo (عرض الملف الشخصي) 22 مارس، 2007 8:03:00 ص
pastorant:Mi estas kokincerbo, ĉu ne?hmmm... okdeka jardekulo ?... Ĉu vi estas homo kiu havas okdekan jardekon kaj kokincerbon ?
Mi estas okdeka jardekulo.
Ĉu tio estas la ĝusta termino? Ĉu vi komprenas min?
(Okdek jardeko=800 jaro ?)
Vi vere estas tre tre maljuna


Ankaŭ mi ŝatas la maljunan rokon, ekz. AC/DC, Guns 'n Roses. Kaj mi ŝatas ankaŭ nun muzikon de U2. Mi ŝatas aŭdi la malmolan rokmuzikon, kiam mi stiras sur aŭtoŝoeo. Mi premas la gaso....
