İçerik Görüntüleme

kiel diri ...

başlangıç pace, 16 Aralık 2009

Mesajlar: 4

Dil: Esperanto

pace (Profili görüntüle) 16 Aralık 2009 14:47:53

kiel diri se la kato ludas kun la osto de la hundo.
- La kato ludas kun ĝia osto (tiu de la hundo) aŭ la kato ludas kun sia osto ?
- Ĉu oni diras ludi kun aŭ ludi per ?
demando.gif

Dankon

Matthieu (Profili görüntüle) 16 Aralık 2009 14:52:04

La kato ludas per ĝia osto.

Se la kato ludas per sia osto, tio signifas, ke la osto apartenas al la kato.

Se la kato ludas kun osto, tio signifas, ke ankaŭ la osto ludas… Mi kredas, ke tio neeblas.

tommjames (Profili görüntüle) 16 Aralık 2009 15:11:16

Mutusen:Se la kato ludas kun osto, tio signifas, ke ankaŭ la osto ludas.
Ne necese. Kun estas uzata por kaj la kunludanto kaj la aĵo per kiu oni ludas. Multaj ekzemploj de la dua uzo troviĝas en Tekstaro.

Kompreneble estus pli klare uzi per, sed en ĉi tiu kazo la kunteksto sufiĉe klarigas la signifon. Oni ne vere imagas ludantan oston.

pace (Profili görüntüle) 16 Aralık 2009 15:25:49

la kato ludas per ĝia osto.

Dankon Mutusen, dankon tommjames, mi tute comprenis viajn amuzajn klarigojn.

Başa geri dön