Aportes: 4
Idioma: Esperanto
pace (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2009 14:47:53
- La kato ludas kun ĝia osto (tiu de la hundo) aŭ la kato ludas kun sia osto ?
- Ĉu oni diras ludi kun aŭ ludi per ?
Dankon
Matthieu (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2009 14:52:04
Se la kato ludas per sia osto, tio signifas, ke la osto apartenas al la kato.
Se la kato ludas kun osto, tio signifas, ke ankaŭ la osto ludas… Mi kredas, ke tio neeblas.
tommjames (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2009 15:11:16
Mutusen:Se la kato ludas kun osto, tio signifas, ke ankaŭ la osto ludas.Ne necese. Kun estas uzata por kaj la kunludanto kaj la aĵo per kiu oni ludas. Multaj ekzemploj de la dua uzo troviĝas en Tekstaro.
Kompreneble estus pli klare uzi per, sed en ĉi tiu kazo la kunteksto sufiĉe klarigas la signifon. Oni ne vere imagas ludantan oston.
pace (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2009 15:25:49
Dankon Mutusen, dankon tommjames, mi tute comprenis viajn amuzajn klarigojn.