Naar de inhoud

Sedu vian mesaĝon al la Venuso kune kun HACUNE Miku

door yagitakeshi, 20 december 2009

Berichten: 5

Taal: Esperanto

yagitakeshi (Profiel tonen) 20 december 2009 00:39:08

(Sedu -> Se'n'du)

Ni iru al la Venuso kune kun 'HACUNE Miku'. Ni alportas viajn mesaĝojn
al Venuso per japana venusa esplorilo kune kun HACUNE Miku(HATSUNE Miku, 初音ミク), la kant-robotino/programino.

Projekta Paĝo

Eble vi volas scii, kiu estas HACUNE Miku? Vi povas vidi ŝin kaj aŭskulti ŝian kanton ĉe youtube.

yagitakeshi (Profiel tonen) 22 december 2009 12:35:44

Jam ni kolektis pli ol 10,000 subskribojn. 'Akacuki' alportos niajn mesaĝojn al la Venuso kune kun Miku. Dankon por viaj helpoj. Mi ege dankas vin.

yagitakeshi (Profiel tonen) 13 januari 2010 12:23:25

Oficiala raporto de Venuso-Miku. Ni decidis desegnon de la tabulo. Vi povas vidi ĉe http://piapro.jp/static/?view=somesat_result .

Kaj detale vi povas trovi vian nomon kaj mesaĝon sur sekvaj dosieroj.
peco 1
peco 2
peco 3

Dankon, ĉiuj.

yagitakeshi (Profiel tonen) 7 december 2010 12:09:11

Longtempe mi ne aperis tie. Hodiaŭ mi alportas tre bonan informon. Viaj subskriboj hodiaŭ atingis al la satelita orbito de Venuso kun la figuro de HACUNE Miku. Nun AKACUKI, la serĉilo, preparas serĉon de Venuso. Dankon pro via granda helpo.

yagitakeshi (Profiel tonen) 8 december 2010 14:32:09

Bedaŭrinde Akacuki malsukcesis mov-ŝanĝiĝi sur la satelita orbito de Venuso. Ĝi nun troviĝas sur la suna orbito. Sed ĝi denove renkontos al Venuso post 6 jaroj, kaj tiam ĝi denove provos ŝanĝi ĝian orbiton.

Nun niaj subskriboj ronde iras ĉirkaŭ la suno sur la planeda orbito.

Terug naar boven