讯息: 9
语言: Esperanto
crescence (显示个人资料) 2009年12月21日上午11:52:59
Mi vidis, hieraŭ, sur la televizia ĉeno ARTE, la filmon "La Diktatoro" kun Karlo Chaplin. Mi vidis vortojn kun la finaĵo "-j", skribitajn sur montrofenestroj. Ĉu ili estas esperantaj vortoj ?
Matthieu (显示个人资料) 2009年12月21日上午11:58:37
Hispanio (显示个人资料) 2009年12月21日下午12:07:22
Frankouche (显示个人资料) 2009年12月21日下午7:07:35
crescence:saluton,Kompreneble !
Mi vidis, hieraŭ, sur la televizia ĉeno ARTE, la filmon "La Diktatoro" kun Karlo Chaplin. Mi vidis vortojn kun la finaĵo "-j", skribitajn sur montrofenestroj. Ĉu ili estas esperantaj vortoj ?
Kvankam mi vidis tiun kinaĵon plurafoje, mi rimarkis nur tion kiam mi legis ĝin rete.
La oratoraĵa lingvo de la malbona Hinkel tamen tre misteras, sed ĝi ĉiam ridigas min.
Miland (显示个人资料) 2009年12月21日下午8:52:58
crescence (显示个人资料) 2009年12月22日上午8:19:09
Mi min demandas, kial Karlo Ĉaplin uzis Esperanton...
Miland (显示个人资料) 2009年12月22日下午12:04:47
crescence:Mi min demandas, kial Karlo Ĉaplin uzis Esperanton...La filmo la granda diktatoro estis satiro. Hitler estis kontraŭ Esperanto kiel 'juda konspiro', do la filmo mokis lin ĉi tiel, uzante la lingvon en afiŝoj kaj havante judan friziston kiu aspektas kiel la diktatoro. Jen kaj jen rilataj angla-lingvaj artikoloj.
Ha, ĉi tiu diskuto vekis mian deziron vidi la filmon denove. Instigi homojn ĝui artaĵon estas konvena celo de kritikado, ĉu ne!
victornino (显示个人资料) 2009年12月25日下午7:11:31
http://filmoj.net/la-diktatoro
crescence (显示个人资料) 2009年12月26日上午9:27:06
victornino:Oni povas elŝuti tiun filmon kun subtekstoj, per filmoj.netDankon pro tiu retadreso, kiun mi ne konis.
http://filmoj.net/la-diktatoro