Sisu juurde

La 17 regulo

kelle poolt Frankouche, 25. detsember 2009

Postitused: 14

Keel: Esperanto

Frankouche (Näita profiili) 25. detsember 2009 2:55.16

Karaj amikoj, mi ricevis hieraŭ tiun kuriozan mesaĝon de nekonata esperantisto. Mi ne scias pri kio pensi :

Kara geamiko, nu mi legis tre bonan libron, intelektigeman, "la forgesita simbolo" kiam unu ano de la akademio de esperanto vokis min. Jes, mi havas multajn amikojn, certe kiel vi.

Li diris min ke estis tutmonda komploto kontraŭ la esperanto movado pro la fiasko de la renkontaĵo de Kopenhago. Ili bezonas kulpon, kaj la esperanta movado estos bona kulpo. Mi tre surpriziĝis, sed li diris min ke por ili, ni estas aro da frenezoj kaj finfine, iuj ajn aĵoj kulpigos nin.

Nu, mi pensis ke mi devis atendi iun sekretan servon kiu kondukis nin al iaj Guantanamaj lokoj. Inferon !
Mi diris lin "ĉu estas la fino de la esperanta movado ?"
Li diris "Ne, antaŭ tiu tre grava fakto, tiu morta minaco, la egestro parolis pri la 17 regulo, la lastega regulo, de Zamenhof sinmem, kiu ĉiam kaŝigis de la fundamento sed ĉiam koniĝita de estro al estro de la akademio. Sajnis ke la egestro diris ke tiu povis savi nin, sed neniu komprenis lin"
Mi diras lin pri kio estis tiu 17 regulo, ci/vi movado, riismo movado, prononcio movado, idosismo, angloismo ? Sed tiu estis plenstupida ! Mi havis neniun respondon.

Kio povos savi la movadon de tiuj teruraj manoj ?
Li diris min : "la 17 regulo, mi ne scias kio estas, apartaj militaj sekcioj invadis la domegon de la akademio, iuj, kaj la estro, estis kaptitaj. Iuj sinmem mortiĝis.
Nur la 17 regulo povos savi nin kun la movado, sed la estro ne diris al ni kion estis.
La egestro certe torturiĝis morte, sed ŝajnas ke li nenion diris. Sed la 17 regulo perdiĝis, kaj ni ne vivos trelonge"


Nun, gefratoj, mi demandas vin ĉu vi opinias pri tiu 17 regulo kiu povas savi la movadon de terura fino.
Mi, mi ne scias, ĉu vi opinias pri io ?
Kio estus la 17 regulo ? (escepte "ne skribi ŝtultaĵojn" rideto.gif )

Oŝo-Jabe (Näita profiili) 25. detsember 2009 5:20.33

La 17a regulo jam ekzistas! Ĝi estas tre zoza regulo, pri la zoze zozanta vorto zozo. lango.gif

Miland (Näita profiili) 25. detsember 2009 12:22.02

Jen pli da detaloj: Louis Beaucaire skribis pri "Zozo, la deksepa regulo de la fundamento" en Fabeloj de la verda pigo. La rakonto, mallongigita eltiraĵo de tiu libro, troviĝas en Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker.

Kaj kiu libro aŭ revuo estas la fonto de via ŝerco?

Rogir (Näita profiili) 25. detsember 2009 12:36.40

Do ankaŭ en Esperanto ekzistas sensencaj malbone skribitaj trasendmesaĝoj.

horsto (Näita profiili) 25. detsember 2009 15:10.13

Vi povas legi la amuzan rakonton pri Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento ĉi tie. Ne hezitu!

Hispanio (Näita profiili) 25. detsember 2009 15:40.30

horsto:Vi povas legi la amuzan rakonton pri Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento [url=http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/zozo.html]ĉi tie[/url]. Ne hezitu!
Ĉe la adresejo adresujo, oni devu ŝanĝi "ĝ" al "g'x".

Frankouche (Näita profiili) 25. detsember 2009 16:00.15

[url=http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/zozo.html]La supera retligo[/url].

Hmm, kio, iu 18 regulo ? Neeee ! rido.gif

horsto (Näita profiili) 25. detsember 2009 16:36.47

Hispanio:
Ĉe la adresejo adresujo, oni devu ŝanĝi "ĝ" al "g'x".
Dankon, mi ŝanĝis tion.

darkweasel (Näita profiili) 25. detsember 2009 20:03.11

Rogir:Do ankaŭ en Esperanto ekzistas sensencaj malbone skribitaj trasendmesaĝoj.
Sendube.

KARAJ LERNUANOJ
TIU ĈI MESAĜO NE ESTAS ŜERCO KVANKAM EBLE ŜAJNAS TIEL! LA SERVILOJ DE LERNU FARIĜIS TRO PLENAJ, KAJ DO ĜIAJ ESTROJ DEVAS FORIGI KELKAJN KONTOJN! POR KE VIA KONTO NE ESTU FORIGOTA, DISSENDU TIUN ĈI MESAĜON AL ALMENAŬ DEK KVIN ALIAJ UZANTOJ POR KE ONI SCIU, KE VI ESTAS ANKORAŬ AKTIVA!
DANKON!


(pardonu, mi ne povis rezisti ;D)

remy_boligee (Näita profiili) 25. detsember 2009 23:04.33

Jen la 17a regulo:

- Se vi ne konas la esperantan tradukon de iu vorto, prenu la francan signifon kaj metu o-on malantaŭ ĝi lango.gif

Tagasi üles