Al la enhavo

Biologio kaj vivoscienco

de magnifico94, 2009-decembro-25

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-27 13:16:47

mi:
Rogir:
Mi proponas, ke se estas ebleco, grekaj vortoj devus substitui per laŭvortaj tradukadoj.
Ĉu vi celis 'anstataŭiĝi per'?
Mi ne komprenas, kion vi volis diri.

Ĉu vi volis diri,ke:
[LISTO]
mi volas substitui la vorto "per"?
mi uzas malkorekte formo de instrumentalo?
mi intence skribis "substitui per" anstataŭ "anstataŭigi per"?[/list]Mia respondado:
[LISTO]
en la vortaro de lernu.net estas vortoj: "substitui" kaj "anstataŭigi"
mi elektis la vorto "substitui" je principo "unua pli bona"
ne skribu "anstataŭiĝi", sed "anstataŭigi"
la sufikso "iĝi" signifas: "ŝanĝi sin"
la sufikso "igi" signifas: "ŝanĝi iun/ion per iu/io"[/list]
Rogir, ne respondis je miaj demandoj.
Bonvolu skribi, kion vi volis diri.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:55:08

Li intencis, ke estas pli bone uzi "anstataŭigi ion per io" anstataŭ la senutilan neologismon "substitui". Ni ja ĝuste nun diskutas pri uzado de neologismo, do ankaŭ vi mem pli bone uzu kunmetitajn vortojn. okulumo.gif

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-30 13:23:01

Bone, mi komprenas.

Do:
magnifico94 (mi):Mi proponas, ke se estas ebleco, grekaj vortoj devus ANSTATAŬIGI per laŭvortaj tradukadoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-31 13:57:55

Ne, la ĝusta maniero estas:
grekajn vortojn oni devus anstataŭigi per laŭvortaj tradukoj
aŭ:
grekajn vortojn devus anstataŭi laŭvortaj tradukoj

Ĉe "anstataŭigi" la subjekto nomas tiun, kiu metas ion en la rolon de io alia. Post la prepozicio "per" estas tio, kio ekestas en tiu rolo. La objekto estas tio, kies rolon io alia ekhavas.

Ĉe "anstataŭi" la subjekto nomas tion, kio ekestas en la rolo de io alia. La objekto estas tio, kies rolon la subjekto ekhavas.

Krome, uzu "eblo" anstataŭ "ebleco" en plej multaj okazoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-31 15:46:59

Mi proponas, ke se estas ebleco, grekaj vortoj devus ANSTATAŬIGI per laŭvortaj tradukadoj.
Pardonu min se mi denove intrudiĝas.
Kial oni volas anstataŭi grekajn radikojn per latinoj radikoj. Kio estas la avantaĝo?

Ekz.:

viv : LAT vivus – GR bios
ter : LAT terra – GR gea
dio : LAT deŭs – GR theos
sola : LAT solus – GR monos
ktp.

Nur kun “mono-” estas dekduoj da vortoj en la vortaro:
monoatoma
monoklina
monogenezo
monokromata
monometra
monoteisma


Entute estus multmiloj da vortoj kiuj devus ŝanĝi.

La tuta medicino fakliteraturo baziĝas el vortoj el greka origino, la nomoj de la malsanoj, de la korpopartoj, de kuraciloj. La kuracistoj de la tuta mondo komprenas ilin.
Ekz. La vorto “ezofago” estas komprenita per ĉiuj kuracistoj surtere sen vortaro.Se vi uzus latinan samvaloran neniu komprenus. Kiel vi volas traduki “ezofago” do? Aŭ “stomako”, “hipertensio”, “diabeto”?
Aŭ en alia kampo: "demokratio", "demagogio", "oligarkio", "aristokratio"?
Amike
Bonan novan jaron!

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-decembro-31 20:47:23

Iafoje kunmetitaj vortoj funkcias tre bone, ekzemple, vivoscienco estas tiel bone kiel biologio, oni uzu iun ajn laŭvole. Sed alifoje tiuj vortoj estas dusencaj, ekzemple:

Ĉu terscienco signifas geologion aŭ geografion? (Kvankam teropriskribo estas klara.)
Ĉu socioscienco signifas politikon aŭ sociologion?
Ĉu astroleĝo signifas astronomion aŭ astrologion?

Krome kelkaj vortoj mencitaj estas tute neklaraj:
Aŭdado = muziko? Kial ne "daŭra aŭ ripeta ago de aŭdi (iu ajn)" Muziko ne estas simpla aŭdado, estas "plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversa alteco (farata per voĉo(j) aŭ per instrumento(j))".

Mi pensas ke iafoje oni devas preferi la klasikajn vortojn.

magnifico94 (Montri la profilon) 2009-decembro-31 21:51:27

Mi komprenis la estaĵon de l' ĉi-afero.

Do: la bonligvismo direktas al miskompreno kaj tre multaj vortoj estas mise tradukitaj je laŭvortaj tradukoj.

Mi volis ripari mondon - nun ekzakte Esperanton, sed tio estis la malbona ideo.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-decembro-31 22:04:44

Kiel proponis Aristotelo, la virto kuŝas inter la du ekstremoj. Foje plibonas traduki laŭvorte, foje plibonas uzi klasikajn formojn.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-02 14:17:51

mi trovis interesan kazon:
monolito

ĉu monolito estas grandega ŝtono el la romano "2001 Odiseado en la spaco" aŭ
lito kie vi kaŝas tutan vian monon?

Solaŝtono kaj monlito?

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-02 15:38:42

Eddycgn:mi trovis interesan kazon:
monolito

ĉu monolito estas grandega ŝtono el la romano "2001 Odiseado en la spaco" aŭ
lito kie vi kaŝas tutan vian monon?

Solaŝtono kaj monlito?
Estas multaj ekzemploj de dusenco en Esperanto:
kukurbo: legomo uzata kiel ornamaĵo dum Halovino aŭ urbo farita el kuko?
kolego: iu, kiu laboras aŭ lernas ĉe same ol vi aŭ granda kolo?

Reen al la supro