去目錄頁

"Je" por marki objekton

jchthys, 2009年12月26日

讯息: 7

语言: Esperanto

jchthys (显示个人资料) 2009年12月26日下午7:00:24

Ĉu uzindas aŭ kompreneblas la uzo je la vorto “je” por montri objekton? Tio eble necesas tiaokaze:

«Per la uzo je aŭto oni povas veturi ja rapide.»

patrik (显示个人资料) 2009年12月26日下午7:26:05

Mi mem uzas tian uzon je "je" ofte. rideto.gif Pli precize, tia ĉi uzo markas la objekton de verbaj substantivoj. Laŭ mi, ĉi tio estas uzinda, ĉar ĉi tia uzo ne estas ambigua en tiu ĉi funkcio, malkiel la uzo je "de".
Ekzemplo: La amo DE ĉokoladaĵoj de Teresa
Mi celas diri, ke Teresa amas ĉokoladaĵojn. Tamen, la ĉi-supra frazo estas ambigua, ĉar la 2 "de" havas 2 malsimilajn funkciojn: marki posedecon aŭ apartenon [ke la ĉokoladaĵoj apartenas al Teresa], kaj marki la objekton de la verba substantivo "amo". Por ke estu klara, mi uzas "je". Do,
La amo JE ĉokoladaĵoj de Teresa.
Ŭa, mi konfesas, ke eble ĉi tiu klarigo ne estas tiel konvinka al ĉiuj, sed mi neniam spertis ian ajn problemon pri ĉi tia uzo. rideto.gif

Miland (显示个人资料) 2009年12月26日下午9:05:28

jchthys:Ĉu uzindas aŭ kompreneblas la uzo je la vorto “je” por montri objekton? Tio eble necesas tiaokaze:

«Per la uzo je aŭto oni povas veturi ja rapide.»
Ni uzu je kiam ni ne estas certa kiu prepozicio uzindas. Mi uzus de antaŭ aŭto en la supra frazo.

Roberto12 (显示个人资料) 2009年12月26日下午9:36:19

Tio, kion diris Miland.

darkweasel (显示个人资料) 2009年12月26日下午9:43:02

"je" estas almenaŭ pli bona ol la fuŝa *na* en tiu okazo okulumo.gif

Ne ĉiam oni komprenigas aliajn per tia uzo, kvankam oni ne povas diri, ke ĝi estas tute malĝusta. Estas pli bone uzi "de".

Eddycgn (显示个人资料) 2009年12月26日下午10:57:56

patrik:
La amo JE ĉokoladaĵoj de Teresa.
Mi komprenas ĉi tie ke vi envieme amas la ĉokoladaĵon de Tereza.
Sed ne ke Tereza amas ĝin.
rido.gif

KoLonJaNo (显示个人资料) 2009年12月27日上午12:42:47

Saluton!

patrik:
Ekzemplo: La amo DE ĉokoladaĵoj de Teresa
Mi celas diri, ke Teresa amas ĉokoladaĵojn. Tamen, la ĉi-supra frazo estas ambigua, ĉar la 2 "de" havas 2 malsimilajn funkciojn: marki posedecon aŭ apartenon [ke la ĉokoladaĵoj apartenas al Teresa], kaj marki la objekton de la verba substantivo "amo". Por ke estu klara, mi uzas "je". Do,
La amo JE ĉokoladaĵoj de Teresa.
Mi uzus:

la amo de Teresa al ĉokoladaĵoj = (((la amo) de Teresa) al ĉokoladaĵoj)))

La amo estas de Teresa kaj ĝi celas la ĉokoladaĵojn.

Komparu:

la timo de la lupo: La lupo timas ion|iun alian.

la timo al la lupo: Iu alia timas la lupon.

Kolonjano

回到上端