Till sidans innehåll

eo: demando pri la hispana lingvo

av Filu, 27 december 2009

Meddelanden: 14

Språk: Español

Filu (Visa profilen) 29 december 2009 13:58:37

Jes:Bv. pardonu min.
Filu, vi bone traduktis la tekston, ĝin oni ne necesas klarigi. (krom, se mi traduktus la tekston, mi eble uzus "varieco" anstataŭ "varieto". Ĉu ĝi estus korekta ankaŭ?? demando.gif )
Mi uzis la lernu!a vortaro por tiun vorton trovi, sed la radiko VARI/ ne eĉ troveblas en la reta vortaro, kaj konsekvente mi ne vere povas respondi al vi pri tio...
Jes:Nu... jes, "Royal Gala" estas varieco da pomo.
"Manzana" signifas ja "pomo"
rideto.gif
Dankon pro tiu informo.

novatago (Visa profilen) 29 december 2009 17:41:24

Filu:
Jes:Bv. pardonu min.
Filu, vi bone traduktis la tekston, ĝin oni ne necesas klarigi. (krom, se mi traduktus la tekston, mi eble uzus "varieco" anstataŭ "varieto". Ĉu ĝi estus korekta ankaŭ?? demando.gif )
Mi uzis la lernu!a vortaro por tiun vorton trovi, sed la radiko VARI/ ne eĉ troveblas en la reta vortaro, kaj konsekvente mi ne vere povas respondi al vi pri tio...
Jes:Nu... jes, "Royal Gala" estas varieco da pomo.
"Manzana" signifas ja "pomo"
rideto.gif
Dankon pro tiu informo.
Mi ankaŭ "memmaĝis" la kapon pri la vorto "varieto" kaj eĉ iris al la publika urba librejo por serĉi en PIV ĉu vi prenis el tie la vorton. Fakte la sola loko kie mi ne serĉis estis la vortaro de lernu. En interreto la vorto aperas iom pli ol cent fojoj. Tamen laŭ la difinoj de la ReVo, la vorto ne ŝajnis al mi ĝusta.

Mi ŝatas pli "variecon" sed mi pensas ke estus pli ĝusta "subspeco" por tiu ĉi kazo.

Yo también me he comido la cabeza con la palabra "varieto" y hasta he ido a la biblioteca para buscar en el PIV si la habías sacado de ahí. Sin embargo, según las definiciones del ReVo, no me parecía la palabra correcta.

Me gusta más "varieco" pero creo que sería más correcta para este caso subspeco.

Ĝis, Novatago.

Filu (Visa profilen) 29 december 2009 19:14:07

novatago:Mi ŝatas pli "variecon" sed mi pensas ke estus pli ĝusta "subspeco" por tiu ĉi kazo.
Ankaŭ mi trovis tiun vorton ĉimatene, sed mi ne certas, ĉu aŭ ne royal gala aŭ ruĝdelicaj pomoj vere estas subspecoj. Mi opinius, ke fakte nur estas inter ili simila malsamo ol inter blankaj kaj nigraj homoj, aŭ inter Syrah kaj Cabernet Sauvignon, se oni deziras pli paroli pri fruktoj: ja ne temas pri subspecoj en tiuj kazoj, spite de l' apera malsameco.

Post vikipediado (kiun mi ĵus faris inter tiu paragrafo kaj la antaŭa), mi vidis, ke la vorto serĉata fakte estas unu nivelo sub subspeco. Vikipedio Esperanta sugestas Vario. Nu! Ĉu varieto estus vario, kies malsimileco kompare al la kutima speco koncernata estas nur malgranda? Aŭ, pli verŝajne, vario malgrava aŭ malmulte interesa. okulumo.gif

kijote (Visa profilen) 30 december 2009 18:44:20

Melocoton=persica=persiko=prunus persica

Albaricoque=durazno=abrikoto=prunus armeniaca
=armeniaca vulgaris.



Kie estas la vero?
donde está la verdad?
ou est la vrai?

Tillbaka till toppen