Zum Inhalt

eo: demando pri la hispana lingvo

von Filu, 27. Dezember 2009

Beiträge: 14

Sprache: Español

Filu (Profil anzeigen) 27. Dezember 2009 20:34:20

Antaŭ ĉie, mi deziras pardonpeti pro ne uzi la hispanan ĉi tie. La kialo estas, ke mi ne vere konas vian belegan lingvon: kelkkvinoj da vortoj estas mia tuta scio pri l' hispana. Tamen, ĉar mia demando rilatas al hispana, ĉar nur homoj kiuj ĝin bone konas povos al mi respondi, mi opiniis ke la hispana forumo tute taŭgis por la demando.

Mi do alvenu al la ĉefa parto. Mi antaŭ kelkaj tagoj legis la francan version de La Vida de Lazarillo de Tormes. La traduko kiun mi legis uzas iom arĥajan formon de la franca, sed mi ankaŭ manproksime havis vortaron pri la franca dek-ses-jarcenta, do ĝi ne estis tiel malagrabla legado. Tamen, en la Traktato Kvina, mi legis la vorton milecoton, kiu nenie troveblis, kaj ankaŭ maltroveblis interrete. Havante neniun alian eblon, mi serĉis la originalan hispanan tekston, kaj tie trovis la vorton melocotón. Jen kion mi serĉis! Persiko estis la frukto, pri kiu temis. Reveninte al la francan version, Horor'!, mi vidis ke ankaŭ la sekvanta frukto estis persiko. Post tien-kaj-reen-ado inter la hispana kaj la franca, post vikipediado, mi trovis ke la sekva frukto ja ankaŭ estis persiko (durazno en la originala).

Estas por mi iom strange la frazo. Mi ne bone komprenas kial la aŭtoro uzis du vortojn malsamajn, unu tuj post la alia, por indiki la saman frukton. Ĉu duraznos kaj melokotones estas varietoj malsamaj da persikoj, aŭ ĉu ili ja estas la tute sama frukto?
En La Vida de Lazarillo de Tormes, Tratado Quinto, estas menciata:

En entrando en los lugares do habían de presentar la bula, primero presentaba a los clérigos o curas algunas cosillas, no tampoco de mucho valor ni substancia: una lechuga murciana, si era por el tiempo, un par de limas o naranjas, un melocotón, un par de duraznos, cada sendas peras verdiniales. Ansí procuraba tenerlos propicios porque favoreciesen su negocio y llamasen sus feligreses a tomar la bula.
Respekteme.

novatago (Profil anzeigen) 27. Dezember 2009 21:44:16

Filu:Estas por mi iom strange la frazo. Mi ne bone komprenas kial la aŭtoro uzis du vortojn malsamajn, unu tuj post la alia, por indiki la saman frukton. Ĉu duraznos kaj melokotones estas varietoj malsamaj da persikoj, aŭ ĉu ili ja estas la tute sama frukto?

Traducción: Me resulta algo extraña la frase. No entiendo bien por qué el autor usó dos palabras distintas para referirse al mismo fruto. ¿Son los duraznos y los melocotones variedades distintas de melocotón o son frutos totalmente distintos?
Jes, ambaŭ estas persikoj (ankaŭ en la hispana ekzistas la vorto pérsico kvakam ĝi signifas abrikoton) kaj fakte melocotón estas hispaneŭropa kutima vorto kaj durazno estas la hispanamerika kutima vorto por persiko. Tamen, laŭ la difino de la Reĝa Lingva Akademio, la durazno estas iom pli malgranda.

Sí, ambos son melocotones y de hecho melocotón es la palabra que se suele usar en el español europeo y durazno es la que se suele usar en el español americano para melocotón. Sin embargo, según la definición de la Real Academia de la Lengua, el durazno es algo más pequeño.

Ĝis, Novatago.

Filu (Profil anzeigen) 27. Dezember 2009 22:15:09

Gracias, Novatago.

Ĉu do al vi la frazoparto "un melocotón, un par de duraznos" ŝajnas strangega, pitoreska, amuzeta, iom afekta, iomete kurioza aŭ tute normala?

Al la franclingvano kiu mi estas, ĝi estas ja strangetaĵo: mi ne komprenas, kial la aŭtoro ne skribis ion kiel "unu aŭ du persikojn". Eble kulpas la pikareska stilo...

novatago (Profil anzeigen) 28. Dezember 2009 09:46:21

Filu:Gracias, Novatago.

Ĉu do al vi la frazoparto "un melocotón, un par de duraznos" ŝajnas strangega, pitoreska, amuzeta, iom afekta, iomete kurioza aŭ tute normala?

Traducción: ¿A tí la parte "un melocotón, un par de duraznos" te resulta extrañísima, pintoresca, rarita, ... (no estoy seguro de lo que quiere decir con afekta), algo curiosa o totalmente normal?
De la tuta parafo, por mi ĝi estas la plej normala parto rido.gif. Pensu ke ĝi estis skribita pli ol 500 jaroj antaŭ. La vortaro kaj redaktmaniero estas sufiĉe malsamaj al la nuntempaj:

"En entrando" = enirante = nun oni forigas "en" kaj nur diras "entrando".
"Do" = kie = nun oni diras "donde" kaj preskaŭ neniam "do" (nur se oni volas imiti antikva parolmaniero).
"no tampoco" mi êc ne scias certe tion, kion ĝi volas esprimi sed verŝajne nuntempe oni simple dirus "ne" (no) aŭ "nek" (ni).
"Ansí" = tiel = Nuntempe "así".
"cada sendas", ankaŭ ne mi certas pri ĝia signifo; eble "duopo".

Verŝajne por la aŭtoro estis sufiĉa diferenco inter "duraznoj" kaj "melokotonoj" por diferencigi ilin. Mi nenion scias pri fruktoj, do mi ne estas taŭga persono por paroli pri tio.

---Español

De todo el parrafo, para mi es la parte más normal. Piensa que fue escrito hace más de 500 años. El vocabulario y la redacción son bastante diferentes a los de hoy:

"En entrando" = hoy se dice solo "entrando".
"Do" = hoy se dice "donde" y casi nunca "do" (solo si quieres imitar la forma de hablar antigua).
"no tampoco" = ni siquiera se exactamente que quiere decir pero seguramente hoy diríamos simplemente "no" o "ni".
"Ansí" = Hoy en día es "así".
"cada sendas" = Tampoco estoy seguro de que significa; quizá "pareja".

Probablemente para el autor había diferencia suficiente entre los duraznos y los melocotones para diferenciarlos. Yo no entiendo de frutas así que no soy la persona aducuada para hablar del tema.

Ĝis, Novatago.

Jes (Profil anzeigen) 28. Dezember 2009 15:23:47

En realidad los duraznos son una variedad específica de melocotón; aunque muchas veces se usan como sinónimos.

Probablemente en el pasado estaba más clara la distinción entre un melocotón cualquiera y un durazno.

Por poner un ejemplo ilustrativo:

Melocotón es a Durazno como Manzana es a Royal Gala. (a lo mejor así se entiende mejor)

Hedilla (Profil anzeigen) 28. Dezember 2009 16:42:30

La tekston devus traduki la uzanto Jes kiel la uzanto Novatago faris.

El usuario Jes debería traducir el texto como hizo el usuario Novatago.

Filu (Profil anzeigen) 28. Dezember 2009 18:44:22

Hedilla:La tekston devus traduki la uzanto Jes kiel la uzanto Novatago faris.

El usuario Jes debería traducir el texto como hizo el usuario Novatago.
Estintus ja agrable, ĉar mi ne facile komprenis la tekston de Jes.

Jen provo de Esperantigo, post serĉadeto (ĉu ĝi pravas?):
Verdire, duraznos estas varieto specifika da melocotón, kvankam multaj ilin uzas kiel sinonimoj.

Verŝajne en la pasinteco estis tre klara la distingo inter ili.

Jen ekzemplo ilustriga:

Melocotón estas al durazno same kiel Manzana estas al Royal Gala.
Tiuj ĉilastaj estas varietoj da pomoj, ĉu ne?

Jes (Profil anzeigen) 29. Dezember 2009 10:48:41

Bv. pardonu min.
Filu, vi bone traduktis la tekston, ĝin oni ne necesas klarigi. (krom, se mi traduktus la tekston, mi eble uzus "varieco" anstataŭ "varieto". Ĉu ĝi estus korekta ankaŭ?? demando.gif )

Nu... jes, "Royal Gala" estas varieco da pomo.
"Manzana" signifas ja "pomo"
rideto.gif

Azulreal (Profil anzeigen) 29. Dezember 2009 12:01:17

Esperantlingve -->

En Andaluzio, la plej suda regiono de Hispanio, oni ja uzas ambaŭ vortojn: kaj "melocotón" kaj "durazno".

Ambaŭ estas tre samaspektaj fruktoj, sed "durazno" estas iom pli malgranda ol "melocotón", kiel jam rimarkis Novatago.

Fakte ĉi tie, "melocotón" estas relative nova vorto, ĉar antaŭe oni nur nomis tiujn fruktojn "durazno". Ekzemple, se vi demandas al mia patro "ĉu vi volas manĝi persikon?", li kutimas respondi "kio tio estas? ĉu "durazno"?" okulumo.gif

Hispanlingve -->

En Andalucía, la región más al sur de España, se usan ambas palabras: melocotón y durazno.

Ambas son frutas muy parecidas en el aspecto, pero el durazno es un poco más pequeño que el melocotón, como ya indicó Novatago.

De hecho aquí, melocotón es una palabra relativamente nueva, ya que anteriormente sólo se llamaban a esas frutas duraznos. Por ejemplo, si le preguntas a mi padre si quiere un melocotón, él suele responder "¿qué es eso? ¿un durazno?" okulumo.gif

Ĝis! sal.gif

Jes (Profil anzeigen) 29. Dezember 2009 12:15:32

Ege interesa Azulreal!! rideto.gif Tio ankaŭ okazas en Meksiko: Meksikuloj nomigas "durazo"-n al la tutaj persikoj

Hispane:

Muy interesante Azulreal! rido.gif Eso también pasa en México, en donde a todos los tipos de melocotón se les denomina durazno.

Zurück nach oben