본문으로

Transitive verbs as stative?

글쓴이: Durandal1717, 2009년 12월 28일

글: 6

언어: Esperanto

Durandal1717 (프로필 보기) 2009년 12월 28일 오전 6:42:43

Mi scivolis se oni devus uzi transitivan verbon kiel maltransitivan en la stata askpekto.

Tiel:
Ĝi papere enpakas.

Kontraǔe:
Ĝi papere enpakiĝas.

- Kiu ŝajnas aspekti (laǔ mi) l' eko de tiu stato, anstataǔ simple ekzisanta tiel. Aǔ l' antaǔa iu tro malekzaktus specifi?

Mi bedaǔras pro ne skribanta unue esperante.

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 28일 오전 10:58:08

Ĉu vi provas traduki anglan frazon? Se jes, kiu estas la originala frazo?

horsto (프로필 보기) 2009년 12월 28일 오전 11:42:44

Por netransitiva verbo -iĝ- signifas ekon de stato, ekzemple:
Mi sidas (netransitiva verbo).
Mi sidiĝas = Mi eksidas.
Transitivan verbon vi povas fari netransitiva per la sufikso -iĝ-, ekzemple:
Mi komencas (transitiva verbo) la studadon.
La studado komenciĝas.
Vi povas ankaŭ uzi prepozicion + vorto + iĝ ekzemple tiel:
Ĝi enpaperiĝas.
Mi enlitiĝas.
Ŝi surĉevaliĝas.

Durandal1717 (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오전 1:32:22

Klarige, mi celis demandi ne se oni povas aldoni -iĝ-, sed se oni devas uzi ĝin.

Ekzemple, konsideru eĉ 'uzi'.
Ĉu oni povus 'uzi' uzi kiel:
'Li uzas por avidaj celoj,' signifi ke:
'Li estas uzata por avidaj celoj,' ankaǔe kiel:
'Li uzas (ion alian) por avidaj celoj'?

Ĝuste kiel netransitiva iu:
'Li sidas tie,' povus malaktive signifi:
'Li estas sidanta tie,' kaj aktive:
'Li (ek)sidas tie'.

(Tamen mi ne certas, se l' aktivan ekan sencon povus ankaǔ signi per l' akuzitiva 'tien' aǔ '-iĝ- aldono same facile)

Aǔ ŝajnas ĉi tia uzo kvazaǔ intermiksema?

Principe, mi estis interesita se nur netransitivaj verboj uzas tiamaniere.

horsto (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 2:06:10

Li uzas por avidaj celoj neniam povas signifi Li estas uzata por avidaj celoj, la signifo ĉiam estas: Li uzas (ion alian) por avidaj celoj.
Se vi volas diri: Li estas uzata por avidaj celoj, tiam uzu tiun formon, ĉi tiu formo plej bone taŭgas.
Kelkaj aliaj eble dirus Li uziĝas por avidaj celoj, sed tiu formo ne estas tiel klara kiel la pasivo.

Durandal1717 (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 10:29:03

horsto:Li uzas por avidaj celoj neniam povas signifi Li estas uzata por avidaj celoj, la signifo ĉiam estas: Li uzas (ion alian) por avidaj celoj.
Se vi volas diri: Li estas uzata por avidaj celoj, tiam uzu tiun formon, ĉi tiu formo plej bone taŭgas.
Kelkaj aliaj eble dirus Li uziĝas por avidaj celoj, sed tiu formo ne estas tiel klara kiel la pasivo.
Multe dankon pro klarigo. Mi simple ne ŝatas devanta uzi 'estas' senĉese; ŝajne ĉiam aspektigas skribaĵojn kiel hispana laǔ neesperantistoj.

다시 위로