Към съдържанието

Prelego de la 1-a UKE de Zamenhofo

от niko-tina, 29 декември 2009

Съобщения: 6

Език: Esperanto

niko-tina (Покажи профила) 29 декември 2009, 17:46:55

Saluton al ĉiuj!

Mi aŭdis la prelegon de Zamenhofo en la vikipedia artikolo pri Esperanto, kaj mi tuje havis bezonon publikigi ĝin kiel interreta filmeto.

Jen la Jutuba (YouTube) versio kun "subtitoloj" (mi ne scias, kiel diri "subtitles" esperante :S ) Esperantaj kaj Hispanaj.

Prelego de la 1-a UK

Bonvole vidi ĝin, legu la tekston kaj diru al mi, ĉu vi pensas, ke estas bone skribitaj aŭ ne.

Poste mi tradukos ĉiun France kaj Angle.

Ĝis!!!

Miland (Покажи профила) 29 декември 2009, 19:32:53

Tre bona deklamo! Kiu estas la aktoro? Mi opinias ke la plej malfrua registraĵo de la majstro, kiun ni havas estis farita en 1909 je Barcelono.

niko-tina (Покажи профила) 30 декември 2009, 01:21:44

Mi ne scias, kiu li estas. Sed li parolas tre energie!

Se iu el vi scius, kiu ili estas aŭ iun alian informon pri la sonor-fajlo, bonvolu diri al mi ĉiun, kiun vi konus.

KoLonJaNo (Покажи профила) 30 декември 2009, 01:40:45

Saluton!

niko-tina:Mi ne scias, kiu li estas. Sed li parolas tre energie!
Mi supozas, ke temas pri la voĉo de Claude PIRON.

Verŝajne li laŭtlegis la tekston de Z. okaze de la centa datreveno de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro.

niko-tina:Se iu el vi sciuas, kiu ili estas aŭ iun alian informon pri la sonor-fajlo sondosiero, bonvolu diri al mi ĉiun, kiun vi konus ĉion, kion vi scias.
Kolonjano

niko-tina (Покажи профила) 30 декември 2009, 11:06:14

Mi vere devas revizi la gramatikon! Dankon!

Miland (Покажи профила) 30 декември 2009, 11:40:49

KoLonJaNo:Mi supozas..Claude PIRON..laŭtlegis la tekston de Z.
Vi pravas. Jen la teksto kaj ligilo al klare aŭdebla versio de la tuta prelego. Jen ligiloj al elŝutebla versio, kvankam iom malpli klara.

Обратно нагоре