Al la enhavo

Aperonta nova enreta ludo

de Hispanio, 2010-januaro-01

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2010-januaro-24 00:08:23

Saluton!

La projekto al mi plaĉas, mi interesiĝas pri politiko, juro, eksterlandaj aferoj kaj internaciaj rilatoj. Antaŭe mi multe ludis tiaspecaĵojn (ekz. Nationstates), nun mi ĝojas vidi la esperantlingvan, naskiĝantan projekton.

Havante iom da libera tempo mi deklaras mian partoprenon, sed programisto mi ne estas.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-24 00:31:44

sinjoro:Saluton!

La projekto al mi plaĉas, mi interesiĝas pri politiko, juro, eksterlandaj aferoj kaj internaciaj rilatoj. Antaŭe mi multe ludis tiaspecaĵojn (ekz. Nationstates), nun mi ĝojas vidi la esperantlingvan, naskiĝantan projekton.

Havante iom da libera tempo mi deklaras mian partoprenon, sed programisto mi ne estas.
Tre multe da dankon, Sinjoro.

Pri programado ne zorgu, mi ankaŭ ne estas programisto. Sed vi ĉiame estos bonvena ĉe nia ludo lango.gif.

Nu, mi devas skribi novajn novaĵojn. Estu atenta(j) rideto.gif.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-24 00:49:09

Nu, mi havas pli da novaĵoj. Da bonaj novaĵoj.

Nivelo, sperto kaj sano

Jen, denove, la babilejo (ja ekzistas aliaj paĝoj, sed ĉi tiu estas la plej grava). Se vi rigardas bone, vi vidas spertan nivelon, sperton (pere de verda vergo) kaj sano. La sperto plialtiĝas kiam vi laboras, kaj la sano malplialtiĝas. Kiam la verda vergo atingos la finon, vi havos alian spertan nivelon. Tiel vi povas ricevi pli gravajn laborojn (policano, kaj aliaj).

Monda ekonomio

Jen nova paĝo, la monda ekonomio. Ĉi tie vi povas vidi la landan fonduson, la plenan monon de la uzantoj, la plenan monon de la entreprenoj kaj la plenan monon de la mondo. Se ĉio estas bone, aperas verdan mesaĝon dirante "Ĉio bone".

Laboroj

Kaj jen la paĝo de ia entrepreno, ekzemple, pri akvo-produktado. Vi produktas akvon por produkti energion por plialtigi la sanon. Vi vidas la estron (Cucuta), la nombron da laboristoj, kaj aliajn aferojn.

La projekto preskaŭ estas finita (sed vi scias, GPL-aj projektoj neniam estas vere finitaj okulumo.gif). Ankoraŭ mankas la forigoj, pli da postenoj kaj aliaj aĵoj kaj aferoj (kaj la servilo).

Ĝis!

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-24 12:15:06

shoko.gif

Tiel estis mia vizaĝo kiam mi eniris en la paĝon. Mi montros al vi kiel ĝi estis antaŭe kaj kiel ĝi estas nun.

Antaŭe:

Antaŭe

Nun:

Nova ĉefpaĝo

Ankoraŭ mankas la Esperanta traduko, sed eble hodiaŭ estos finita. Kiam vi alklakas flagon, aperas la kestojn por skribi la kaŝnomon kaj la pasvorton, en la elektita lingvo.

Kaj la nova forumo, ankoraŭ sendependa de la ludpaĝo, sed ĝi estas tre bona.

Nova forumo

Eblas skribi Esperantajn literojn kaj hispanajn literojn, kaj eblas enmeti ĉiujn la temojn aŭ subforumojn kiujn vi volas (por hispanoj, por Esperantistoj, por parlamentaj aŭ juĝaj aŭ registaraj aferoj, kaj tiel plu). Sed la forumo phpBB ne havas la Esperantan tradukon, kaj ankoraŭ mankas limo, ekzemple, por ke nur la parlamentanoj povu skribi ĉe la parlamentejo, kaj simile.

Ĝis!

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-31 19:43:11

Saluton, geamikoj.

Mi venas kun pli da novaĵoj. Inter ili, du tre gravaj.

Ŝanĝo

La unua novaĵo, ŝanĝo. Ni ŝanĝis la imagon de la retpaĝo al pli profesia imago. Eĉ mi devas diri ĉi tion: oni povas labori en entrepreno, oni povas voĉdoni, iĝi Prezidento aŭ Parlamenta Prezidanto, babili ĉe la forumo, kaj aliaj bonaj aferoj.

La dua novaĵo, ni nun povas eltrovi klonojn. Mi ne povas montri al vi tiun parton. Nur la ĝustaj personoj povas vidi ĝin.

Nu, la unua versio de nia retpaĝo jam naskiĝis. Sed ankoraŭ ne taŭgas por bone ludi. Mankas la servilo kaj aliaj aferaĵoj.

Ĝis!

Hispanio (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:39:50

Geamikoj, la forigado jam eblas.

Forigoj

Nun la spamistoj kaj troloj ricevu punon kiam ili malagas.

La forigado povas daŭri inter 2 minutoj kaj 9 tagoj.* Kaj dum tiu forigado aperas ruĝa mesaĝo, kiu diras: "Vi estas forigita. Vi ne povas babili en la babilejo". Kompreneble, ankaŭ ne en la forumo.

Ni devas plibonigi pli da aferaĵoj, poste traduki ĉion al Espento, poste havi servilon, kaj poste la naskiĝo.

Ĝis pli da informoj!

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:44:03

Hispanio:
Nun la spamistoj kaj troloj ricevu punon kiam ili malagas.
Ili pli bone ricevu punon kiam ili agas. okulumo.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2010-februaro-01 17:34:44

horsto:
Hispanio:
Nun la spamistoj kaj troloj ricevu punon kiam ili malagas.
Ili pli bone ricevu punon kiam ili agas. okulumo.gif
Jes, vi pravas rideto.gif.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-marto-02 19:22:46

Konkrete, tri novaĵoj.

Notoj

Notoj. Kvazaŭ Tujtero. Tie vi povas anonci aferojn, aŭ skribi viajn pensojn. Sed la registaro povas kontroli ĝin. Mi eksplikas: la registaro povas diri "Ĉiu civitano nur povas skribi tri / kvar / kvin / X notojn ĉiu tago".

Sondado

Sondado. Por povi koni la opinion de la civitanaro. Ekzemple, "Ĉu vi volas ke la prezidento demisiu? Jes / Ne / Blanke". Ĝis 10 elektoj por respondi.

Kaj... nu, mi diris ke ni ne povis montri al vi kiel ni eltrovas klonojn. Bone, tio estas publika afero, do vi ĉiuj povos vidi tion, do mi montros al vi.

Censa inspektisto

Jen la ekrano por eltrovi klonojn. Ĝi ankoraŭ estas tre simpla, sed ni ĝin plibonigos baldaŭ. Ĝi nun nur povas vidi koincidon je la IP-adreso kaj je la pasvorto. Ni ĉiuj estos censaj inspektistoj.

Ĝis la!

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-21 19:54:15

Kiom da tempo de la lasta skribaĵo ĝis nun shoko.gif

Nu, mi scias ke kelkaj el vi estas lango.gif, kelkaj aliaj estas demando.gif, kaj aliaj estas malgajo.gif pro la ludo. Mi havas novaĵojn. Dum tiu tempo la kreinto (kiu ne estas mi) devis multe studi kaj havis ekzamenojn, sed la ferioj jam alvenis, kaj ni havas tempon por programadi.

La naskiĝo okazos fine de aŭgusto aŭ komence de septembro. Kvankam la retpaĝo jam havas multe da aĵoj, ankoraŭ mankas korekti erarojn kaj meti aliajn aĵ(et)ojn.

Nu, unu el la gravaj novaĵoj estas tiu de la titolo. Ĉiu registaro havos la rajton krei postenojn. Ekzemple, ĉu vi volas juĝistoj kiuj ne estos pacigaj nek superaj? Kreu ilin. Ĉu vi volas senatorojn? Kreu ilin. Ĉu vi volas reĝojn, imperiestrojn, k.s.? Kreu ilin.

Kreado de postenoj

Aliaj aferoj. La ludo estos tradukinda. Do, se vi estas anglo, aŭ ruso, aŭ japanano, kaj volas traduki la retpaĝon en via lingvo, faru tion. Ĉi tiel, pli da homoj povos amuziĝi (aŭ batali parolante).

Kaj pli da aferoj, kiuj mi diros ĉi tie baldaŭ. Ne zorgu nek nervoziĝu. Ĉi tio bezonas tempon.

Reen al la supro