Sisu juurde

Apartaj pensoj

kelle poolt Vilinilo, 1. jaanuar 2010

Postitused: 1

Keel: Esperanto

Vilinilo (Näita profiili) 1. jaanuar 2010 17:15.27

Mi kreis tiun ĉi fadenon por oni meti apartajn pensojn kaj amuzajn opinion pri iu ajn.

Mia aparta penso de hodiaŭ estas:

Blatoj estas puraj, antaŭjuĝitaj bestoj, kiujn ni maljuste malamas.

Klarigo: Sovaĝaj blatoj estas tiel puraj (aŭ malpuraj) kiel ajna alia insekto. La kialo de nia troa naŭzo kontraŭ ili estas ununura: urbaj blatoj vivas ĉe la defluejo kaj la forĵetaĵoj, t.e., inter nia malpuraĵo.
Do, blatoj estas tiel naŭzaj estaĵoj ĉar ili rememorigas nin de nia propra malpureco, ili vivas ĉe tio, kion ni malamas pleje.
Milan Kundera skribis je sia libro "La Malsubtenebla Malpezeco de l' Estulo" ke la plej granda teologia problemo ne estas la problemo de ekzisto de malbono, sed la problemo de ekzisto de feko. Feko tiomege ĝenas nin, ke ni provas ĉiutempe kaŝi ĝin, forgesi sian estado. Nur tiel ni povas vivi pace. Blatoj, do, sabotas niajn intencojn, ili ne lasas, ke ni nin liberu de l' fek'.

Kion vi opinias?

Tagasi üles