Al la enhavo

Propono por esperantigi sportojn

de victornino, 2010-januaro-02

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-02 19:40:37

Mi ne scia ĉu jam ekzistas la jena provo. Mi pensas ke estus bona ideo klopodi aldoni voĉon al kelkaj filmoj pri sportaj konkursoj. Ekzemple, raporti gravajn futbalajn aŭ tenisajn konkursojn, aldonante voĉe esperantajn komentojn kaj rimarkojn. Tiel, oni disvolvus travivan sportan vortoprovizon, kaj pli precize viglajn esprimojn pri la sportistaj agadoj. Ĝenerale la sportaj raportistoj rapidege parolas -fojfoje parolaĉas ridulo.gif- kaj devas infekti emociojn al la spektantoj.

¿kion vi pensas pri tio?

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-02 20:00:19

Mi ne tute komprenis vian proponon. Ĉu vi povas klarigi vian ideon?

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-02 20:17:56

niko-tina:Mi ne tute komprenis vian proponon. Ĉu vi povas klarigi vian ideon?
Jes, aŭskultu tiun filmeton:
http://www.youtube.com/watch?v=53qqyoteKig
ridulo.gif

Temus pri agi same, kvankam parolante esperante ridulo.gif

Eblas supozi ke ju pli internacia estos la konkurso, des pli interesos.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-02 20:28:35

victornino: (pri TV futbal-komentarado)
Temus pri agi same, kvankam parolante esperante.
Ŝajnas bona ideo. Eble iutage vi faros tian komentaron!

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-02 21:18:49

Miland:
victornino: (pri TV futbal-komentarado)
Temus pri agi same, kvankam parolante esperante.
Ŝajnas bona ideo. Eble iutage vi faros tian komentaron!
ridulo.gif eble, kvankam mia esperanta regado, ankoraŭ ne estas preta por la simpla voĉa interparolado.

Mi pensis pri tiu temo, precipe pensante pri la olimpikaj ludoj, kaj pri ĝia internacia signifo.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-02 21:22:22

Vi pravas, oni bezonas plimultajn sportajn esprimojn por eviti fari filmaĉojn kiel tiu ĉi estonte shoko.gif

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-03 00:16:46

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-06 17:48:09

victornino:komenco:
http://duavivo.wordpress.com/2010/01/02/sportoj-...
Post la lerciono, mi pensas ke ankoraŭ la plej multaj fakaj vortoj pri sportoj ne estas fiksitaj, kompreneble pro la manko de uzo. Do, esperanta piedpilkado ekipaĵo necesas lango.gif, aŭ eble multe da laboro elektante taŭgajn vortojn.

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-januaro-07 14:36:18

Rigardu ĉi tio.

patrik (Montri la profilon) 2010-januaro-08 13:37:16

Bonvole legu "La Sporta Lingvo en Esperanto", kio troveblas (sur la rubriko "Sportaj terminaroj") ĉi tie: Ligoj pri tradukado

Tio ne estas tiel ĝisdata (farita je 1972), sed estas tre bonega fontindiko pri la reguloj de 30 sportoj kaj pri la ĝusta sportlingvaĵo en Esperanto. rideto.gif

Reen al la supro