Więcej

Propono por esperantigi sportojn

od victornino, 2 stycznia 2010

Wpisy: 11

Język: Esperanto

victornino (Pokaż profil) 2 stycznia 2010, 19:40:37

Mi ne scia ĉu jam ekzistas la jena provo. Mi pensas ke estus bona ideo klopodi aldoni voĉon al kelkaj filmoj pri sportaj konkursoj. Ekzemple, raporti gravajn futbalajn aŭ tenisajn konkursojn, aldonante voĉe esperantajn komentojn kaj rimarkojn. Tiel, oni disvolvus travivan sportan vortoprovizon, kaj pli precize viglajn esprimojn pri la sportistaj agadoj. Ĝenerale la sportaj raportistoj rapidege parolas -fojfoje parolaĉas ridulo.gif- kaj devas infekti emociojn al la spektantoj.

¿kion vi pensas pri tio?

niko-tina (Pokaż profil) 2 stycznia 2010, 20:00:19

Mi ne tute komprenis vian proponon. Ĉu vi povas klarigi vian ideon?

victornino (Pokaż profil) 2 stycznia 2010, 20:17:56

niko-tina:Mi ne tute komprenis vian proponon. Ĉu vi povas klarigi vian ideon?
Jes, aŭskultu tiun filmeton:
http://www.youtube.com/watch?v=53qqyoteKig
ridulo.gif

Temus pri agi same, kvankam parolante esperante ridulo.gif

Eblas supozi ke ju pli internacia estos la konkurso, des pli interesos.

Miland (Pokaż profil) 2 stycznia 2010, 20:28:35

victornino: (pri TV futbal-komentarado)
Temus pri agi same, kvankam parolante esperante.
Ŝajnas bona ideo. Eble iutage vi faros tian komentaron!

victornino (Pokaż profil) 2 stycznia 2010, 21:18:49

Miland:
victornino: (pri TV futbal-komentarado)
Temus pri agi same, kvankam parolante esperante.
Ŝajnas bona ideo. Eble iutage vi faros tian komentaron!
ridulo.gif eble, kvankam mia esperanta regado, ankoraŭ ne estas preta por la simpla voĉa interparolado.

Mi pensis pri tiu temo, precipe pensante pri la olimpikaj ludoj, kaj pri ĝia internacia signifo.

Vilinilo (Pokaż profil) 2 stycznia 2010, 21:22:22

Vi pravas, oni bezonas plimultajn sportajn esprimojn por eviti fari filmaĉojn kiel tiu ĉi estonte shoko.gif

victornino (Pokaż profil) 3 stycznia 2010, 00:16:46

victornino (Pokaż profil) 6 stycznia 2010, 17:48:09

victornino:komenco:
http://duavivo.wordpress.com/2010/01/02/sportoj-...
Post la lerciono, mi pensas ke ankoraŭ la plej multaj fakaj vortoj pri sportoj ne estas fiksitaj, kompreneble pro la manko de uzo. Do, esperanta piedpilkado ekipaĵo necesas lango.gif, aŭ eble multe da laboro elektante taŭgajn vortojn.

Donniedillon (Pokaż profil) 7 stycznia 2010, 14:36:18

Rigardu ĉi tio.

patrik (Pokaż profil) 8 stycznia 2010, 13:37:16

Bonvole legu "La Sporta Lingvo en Esperanto", kio troveblas (sur la rubriko "Sportaj terminaroj") ĉi tie: Ligoj pri tradukado

Tio ne estas tiel ĝisdata (farita je 1972), sed estas tre bonega fontindiko pri la reguloj de 30 sportoj kaj pri la ĝusta sportlingvaĵo en Esperanto. rideto.gif

Wróć do góry