Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 3 stycznia 2010

Wpisy: 750

Język: Esperanto

Eddycgn (Pokaż profil) 29 stycznia 2010, 13:00:49

@Kolonjano

Ja proponu novan faman frazon!

(Ni havas ankaŭ frazon de Hispanio ankoraŭ nesolvitan.)

Miland (Pokaż profil) 29 stycznia 2010, 15:56:06

KoLonJaNo:Sur la anglalingva retpaĝo de Mossad troveblas la devizo
"Where no counsel is, the people fall, but in the multitude of counselors there is safety" (Proverbs XI/14)
En la ZAMENHOF-a traduko de la Malnova Testamento:
"Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konilantoj estas bonstato." (La Sentencoj de Salomono, 11, 14)
Gratulon! Via vico.

KoLonJaNo (Pokaż profil) 29 stycznia 2010, 23:42:28

Saluton!

Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.

?

Kolonjano

astroly (Pokaż profil) 30 stycznia 2010, 01:18:15

Hispanio demandis :
"La batalo estas kreaĵo de la homa menso, kaj la homa menso ankaŭ povas krei la pacon"
Winston Churchill diris tion.

Hispanio (Pokaż profil) 31 stycznia 2010, 13:23:22

astroly:Hispanio demandis :
"La batalo estas kreaĵo de la homa menso, kaj la homa menso ankaŭ povas krei la pacon"
Winston Churchill diris tion.
Jes rideto.gif, tiu estis Winston Churchill.

Via vico.

astroly (Pokaż profil) 31 stycznia 2010, 15:08:03

Saluton, Kiu diris :

Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.

ĝis

Miland (Pokaż profil) 31 stycznia 2010, 18:10:35

astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn
Ĉu Konfuceo?

astroly (Pokaż profil) 31 stycznia 2010, 21:45:05

Miland:
astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn
Ĉu Konfuceo?
Ne--Konfuceo ne skribis ĝin.

Eddycgn (Pokaż profil) 31 stycznia 2010, 22:49:36

astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
Judith Stern, (el antikva ĉina proverbo)

astroly (Pokaż profil) 1 lutego 2010, 02:47:55

Eddycgn:
astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
Judith Stern, (el antikva ĉina proverbo)
S-ino Judith Stern ne skribis tian frazon.

Wróć do góry