K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 03. januar 2010

Sporočila: 750

Jezik: Esperanto

Miland (Prikaži profil) 05. februar 2010 19:02:29

Eddycgn:
Miland:
KoLonJaNo:.. estas via vico plian fojon. rideto.gif
Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko.
?
Oni bezonas helpeton!
Nu, kiu onidire (sed ne vere) diradis miliardoj kaj miliardoj?

Eddycgn (Prikaži profil) 06. februar 2010 14:57:26

Miland:Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko?
Nu, kiu onidire (sed ne vere) diradis miliardoj kaj miliardoj?
Rotŝild, Rockefeller, W.Buffett, Soros?

Miland (Prikaži profil) 06. februar 2010 17:06:43

Eddycgn:
Miland:Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko?
Nu, kiu onidire (sed ne vere) diradis miliardoj kaj miliardoj?
Rotŝild, Rockefeller, W.Buffett, Soros?
Ne, neniu el ili! La diraĵo ankaŭ estas la titolo de libro de la homo kiu (onidire) diris ĝin.

Eddycgn (Prikaži profil) 07. februar 2010 16:33:01

Malfacile!

Mi proponas novan frazon.
Kiu diris:

Nur du aferoj estas senfinaj: la universo kaj la homa stulteco, tamen mi ne estas certa pri la unua.

Rogir (Prikaži profil) 07. februar 2010 17:45:26

Laŭdire estas Albert Einstein, kiu diris tion.

Eddycgn (Prikaži profil) 07. februar 2010 18:10:33

Rogir:Laŭdire estas Albert Einstein, kiu diris tion.
Bravo!
Via vico proponi

astroly (Prikaži profil) 07. februar 2010 19:25:33

Miland:
Eddycgn:
Miland:Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko?
Nu, kiu onidire (sed ne vere) diradis miliardoj kaj miliardoj?
Rotŝild, Rockefeller, W.Buffett, Soros?
Ne, neniu el ili! La diraĵo ankaŭ estas la titolo de libro de la homo kiu (onidire) diris ĝin.
Unue, Carl Sagan diris ĝin, kaj poste, Donald Rumsfeld rediris ĝin.

Rogir (Prikaži profil) 07. februar 2010 22:11:03

"Piedpilko estas milito"

Miland (Prikaži profil) 08. februar 2010 22:46:12

astroly:
Miland:Kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko..
kiu onidire (sed ne vere) diradis miliardoj kaj miliardoj?La diraĵo ankaŭ estas la titolo de libro de la homo kiu (onidire) diris ĝin.
Unue, Carl Sagan diris ĝin, kaj poste, Donald Rumsfeld rediris ĝin.
Gratulon! Estis Carl Sagan (mi ne scias pri Rumsfeld). Via vico.

astroly (Prikaži profil) 09. februar 2010 00:48:21

El kiu lando estas la jena proverbo ?

Tiu kiu facile promesas, malfacile plenumas.

Nazaj na začetek