Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 3 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 736

Limbă: Esperanto

galvis (Arată profil) 28 iulie 2010, 13:34:08

Saluton :
Kiu povas nin deŝiri de la amo de Kristo?
Ĉu Dostoyevski ?

Miland (Arată profil) 28 iulie 2010, 14:37:52

vincas:Kiu diris: Kiu povas nin deŝiri de la amo de Kristo?
Sanktulo Paŭlo, ĉu ne (letero al la Romanoj, 8a ĉapitro, 35a verso)?

vincas (Arată profil) 28 iulie 2010, 18:47:05

Li estis polo kaj fariĝis la papo en 1978.

Miland (Arată profil) 28 iulie 2010, 20:36:46

vincas:Li estis polo kaj fariĝis la papo en 1978.
Se Papo Johano Paŭlo la 2a diris tion, li citis Sanktulon Paŭlon kiu skribis tion unuafoje!

vincas (Arată profil) 29 iulie 2010, 09:24:54

Mi komprenas :] pardonu al mi.

Do nun estas via vico !

Miland (Arată profil) 29 iulie 2010, 12:34:10

Kiu skribis:
Ni serĉas lin ĉi tie, ni serĉas lin tie
Tiuj francoj serĉas lin ĉiuloke
Ĉu li estas en inferno, aŭ en ĉielo
Tiu damninda nekaptebla anagalo!

vincas (Arată profil) 30 iulie 2010, 14:12:59

Ĉu Charles Fenno Hoffman?

Miland (Arată profil) 30 iulie 2010, 17:13:50

vincas:Ĉu Charles Fenno Hoffman?
Ne, la verko kiun mi citis aperis post kiam Hoffman forpasis!

vincas (Arată profil) 31 iulie 2010, 11:22:46

Ĉu George Bernard Shaw [/ĝoĝ bened Ŝo/] ?

Miland (Arată profil) 31 iulie 2010, 11:58:25

vincas:Ĉu George Bernard Shaw [/ĝoĝ bened Ŝo/] ?
Ne, tamen vi faris bonan divenon, ĉar li estis samtempulo de la verkisto, kiun mi citis!

Înapoi mai sus