Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

by Eddycgn, January 3, 2010

Messages: 736

Language: Esperanto

KoLonJaNo (User's profile) September 8, 2010, 9:06:00 PM

Saluton!

Greedn:
Eddycgn:Ĉu Voltaire?
ne.

li mortis en la 1778a jaro en Ermenonvilo apud Parizo rideto.gif
Do denove temas pri Jean-Jacques Rousseau, aŭtoro de Du contrat social ou principes du droit politique!

Kolonjano

Greedn (User's profile) September 9, 2010, 6:18:25 AM

jes! temas pri li senkulpa.gif rideto.gif

KoLonJaNo, via vico

Greedn (User's profile) September 11, 2010, 10:06:46 PM

jam pasis multe da tempo. ĉu eble ui alia havas la taskfrazon?

KoLonJaNo (User's profile) September 12, 2010, 10:18:18 AM

Saluton!

Kiu diris:

Kio estas vera pri E. coli, [tio] estas [ankaŭ] vera pri elefanto.

?

Kolonjano

Miland (User's profile) September 13, 2010, 8:43:08 AM

Ĉu Jacques Monod?

KoLonJaNo (User's profile) September 13, 2010, 10:03:07 AM

Saluton!

Miland:Ĉu Jacques Monod?
Jes. rideto.gif

Jen via vico!

Kolonjano

Miland (User's profile) September 13, 2010, 11:10:02 AM

Kiu diris: "La principo de naturscienco, preskaŭ la difino, estas jene: la testo de ĉiu scio estas eksperimento. Eksperimento estas la sola juĝisto de naturscienca 'vero'. "

KoLonJaNo (User's profile) September 13, 2010, 11:32:45 AM

Saluton!

Miland:Kiu diris: "La principo de naturscienco, preskaŭ la difino, estas jene: la testo de ĉiu scio estas eksperimento. Eksperimento estas la sola juĝisto de naturscienca 'vero'. "
Richard FEYNMAN

Kolonjano

Greedn (User's profile) September 13, 2010, 11:39:23 AM

Richard Feynman

Pardonu, mi malfruis

KoLonJaNo (User's profile) September 13, 2010, 11:46:19 AM

Saluton!

Greedn:Richard Feynman

Pardonu, mi malfruis
Ne gravas. Mi tamen cedas al vi la rajton fari la venontan demandon -- se nia solvo montriĝos ĝusta. okulumo.gif

Kolonjano

Back to the top