Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 3. siječnja 2010.

Poruke: 736

Jezik: Esperanto

Miland (Prikaz profila) 24. rujna 2010. 15:51:34

KoLonJaNo:
Miland:..kiu diris:
"Ĉu vi estas, aŭ ĉu vi iam ajn estis, ano de la komunista partio?"
Tiun ĉi demandon certe aŭdis ĉiuj, kiuj devis aperi antaŭ la Komitato pri neusona aktivado de la usona Domo de Reprezentantoj.
Gratulon! Via vico.

vincas (Prikaz profila) 25. rujna 2010. 15:03:38

Oni atendas lango.gif

Miland (Prikaz profila) 25. rujna 2010. 17:05:10

Eble li skribos venontsemajne. Mi havas senton de deja vu pri la afero. rido.gif

Jakovo (Prikaz profila) 25. rujna 2010. 20:31:02

Nu, mi volas enluduĝi per facilega demando:

Kiu diris: " Rompu, rompu la murojn inter la popoloj!"

Altebrilas (Prikaz profila) 25. rujna 2010. 23:53:13

Jakovo:Nu, mi volas enluduĝi per facilega demando:

Kiu diris: " Rompu, rompu la murojn inter la popoloj!"
a) Netanyahu? b) Zamenhof? c) Pink Floyd? d) Kennedy?

vincas (Prikaz profila) 26. rujna 2010. 07:41:06

Ĉu Kennedy ?

Eddycgn (Prikaz profila) 26. rujna 2010. 15:43:42

Ĉu Berthold Brecht?

galvis (Prikaz profila) 26. rujna 2010. 18:53:54

Ĉu Zamenhof ?

Jakovo (Prikaz profila) 26. rujna 2010. 21:12:42

galvis:Ĉu Zamenhof ?
Jes! Ĉu ne bona diraĵo?

galvis (Prikaz profila) 26. rujna 2010. 21:41:00

Jakovo:
galvis:Ĉu Zamenhof ?
Jes! Ĉu ne bona diraĵo?
"Rompu, rompu la murojn inter la popoloj"

Vere, tiu ĉi frazo estas bona diraĵo dirita aŭ skribita de Zamenhof.

Sed, ankoraŭ mi ne scias al kiu apartenas la vico.

Natrag na vrh