Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Famaj frazoj

от Eddycgn, 03 януари 2010

Съобщения: 736

Език: Esperanto

galvis (Покажи профила) 05 ноември 2010, 20:27:12

Eddycgn:
galvis:Jen proverbo : "Nek lavas nek eĉ pruntas la lavejon"
Helpeto?
"
Vere, mi volis diri : "Estas iuj personoj kiuj nek lavas nek pruntas la lavejon"

Tio estas, ke la homo kiu metis la ĝustan respondon rajtas skribi novan frazon por ke la ludantoj ĉe la fadeno metu la korektan respondon, kaj tiamaniere la ludo povu daŭri...
"Nek lavas nek pruntas la lavejon" estas proverbo kiu volas diri : faru aŭ permesu ke aliaj faru.

Ĉi-momente, la vico apartenas al la Sinjoro Altebrilas.

Eddycgn (Покажи профила) 06 ноември 2010, 11:04:59

galvis:...Ĉi-momente, la vico apartenas al la Sinjoro Altebrilas.
Kvar tagoj forpasis. Se li ne reagas, vi, aŭ iu ajn, povas proponi novan frazon...!

Eddycgn (Покажи профила) 07 ноември 2010, 14:11:29

Kiu diris:

Traboru, tresoreto, traboru!

Altebrilas (Покажи профила) 07 ноември 2010, 22:10:10

Traboru, tresoreto, traboru!
Mi ne komprenis, ke la proverbo NE estis citaĵo, kies aŭtoro estas trovenda.

Por la lasta, mi donas mian langon al la kato.

Eddycgn (Покажи профила) 08 ноември 2010, 11:45:22

Altebrilas:
Traboru, tresoreto, traboru!
Mi ne komprenis, ke la proverbo NE estis citaĵo, kies aŭtoro estas trovenda.

Por la lasta, mi donas mian langon al la kato.
Traboru, tresoreto, traboru!
Tio estas frazo de usona politikistino.
(Drill baby drill!) Facila!

mi donas mian langon al la kato
Ĉu tio estas nova frazo por diveni?

Se jes, nun ni havas du nedivenitajn frazojn.

Altebrilas (Покажи профила) 08 ноември 2010, 19:13:59

Sinjoroj Angloj, pafu la unuaj!

Eddycgn (Покажи профила) 12 ноември 2010, 12:26:09

Traboru, tresoreto, traboru!
(Drill baby, drill!)

Neniu trafis.

Tiun diris Sarah Palin, usona politikisino, dum la lasta elektado. Ŝi rilatis al traboro de petrolo antaŭ la usona marbordo.
Nun, kiu volas proponi novan frazon por diveni?
okulumo.gif

galvis (Покажи профила) 12 ноември 2010, 17:04:47

En kiu ĉapitro de la romano "Dankon, amiko" de la verkisto Claude Piron aperas la frazon :

Kion oni ne havas, tion neniu povas preni

http://claudepiron.free.fr/livres/dankonamiko.htm

Altebrilas (Покажи профила) 14 ноември 2010, 00:21:15

Eddycgn:Traboru, tresoreto, traboru!
(Drill baby, drill!)

Neniu trafis.

Tiun diris Sarah Palin, usona politikisino, dum la lasta elektado. Ŝi rilatis al traboro de petrolo antaŭ la usona marbordo.
Nun, kiu volas proponi novan frazon por diveni?
okulumo.gif
En kiu okazo ŝi diris tion kaj kion tio signifas?

Eddycgn (Покажи профила) 15 ноември 2010, 18:42:38

Altebrilas:En kiu okazo ŝi diris tion kaj kion tio signifas?
Tio estis ŝia „slogan“ (slogan = esperante?) dum la elektokampanjo komtraŭ Obama.
Ŝi volis proklami ke oni devas trabori pli por petrolo antaŭ la usona marbordo, kaj aboli ĉiujn restriktadojn, por produkti pli da petrolo.
Kion okazis per BP poste en la meksikia golfo ni ĉiuj scias..

Nun, kiu volas proponi novan frazon por diveni?

Обратно нагоре