K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 03. januar 2010

Sporočila: 736

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaži profil) 16. november 2010 00:26:19

Altebrilas:Sinjoroj Angloj, pafu la unuaj!
Neniu respondis al ĉi-tiu! sal.gif

KIAaze (Prikaži profil) 16. november 2010 15:20:50

Altebrilas:
Altebrilas:Sinjoroj Angloj, pafu la unuaj!
Neniu respondis al ĉi-tiu! sal.gif
Tio estas malfacila.

Ĉu vi povas doni iu indiko?
La frazoj estas historia, de iu libro aŭ de iu filmo? Ĝi estas de kiu lando?

mister (Prikaži profil) 16. november 2010 16:52:01

Ĉu Napoleono?

IREN (Prikaži profil) 16. november 2010 17:19:13

Franca oficiro dum la batalo de "Fontenoy", la 11an de majo 1745.

Altebrilas (Prikaži profil) 20. november 2010 22:18:23

Li nomiĝis la Grafo d'Anteroche [dãtöroŝ]

KIAaze (Prikaži profil) 21. november 2010 12:14:20

Avanulo! ( < - Ĉu ĉi tiu si diri en Esperanto?)
Kio estas la sekvanta frazoj! ridulo.gif

IREN (Prikaži profil) 21. november 2010 14:07:55

Kiu estis la adresulo de tiu frazo kiun mi deziras famigi?
Geniulo estas via Ludoviko!

Altebrilas (Prikaži profil) 21. november 2010 20:45:57

La patrino de Zamenhof?

IREN (Prikaži profil) 22. november 2010 09:54:56

Altebrilas:La patrino de Zamenhof?
Certe ŝi ankaŭ ofte aŭdis gratulvortojn pri sia filo.
En la libro de Edmond Privat, oni povas legi ke la fianĉino aŭdis tiun flatfrazon: "Geniulo estas via Ludoviko". Kaj kiu ĝin diris al ŝi?

KoLonJaNo (Prikaži profil) 22. november 2010 17:58:55

Saluton!

IREN:
Altebrilas:La patrino de Zamenhof?
Certe ŝi ankaŭ ofte aŭdis gratulvortojn pri sia filo.
En la libro de Edmond Privat, oni povas legi ke la fianĉino aŭdis tiun flatfrazon: "Geniulo estas via Ludoviko". Kaj kiu ĝin diris al ŝi?
Ŝia patro, Aleksandro SILBERNIK, bopatro de Z. kaj unua mecenato de E-o.

Kolonjano

Nazaj na začetek