ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

จาก Eddycgn, 3 มกราคม 2010

ข้อความ 736

ภาษา: Esperanto

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2011, 14:53:32

Mia nova frazo:

Kiu diris:

Kiam mi lin legas, estas nekomprenebla, kial lia nomo restis nekonata.
Estas nur unu ekspliko, ja tiu, kiu li mem ofte ripetis, nome, ke en tiu mondo ekzistas nur idiotoj.


Helpeto: la dirinto estas fama rusa skribinto, li parolas de fama germana filozofo. Kiu estas la skribinto kaj kiu estas la filizofo?

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2011, 19:27:27

ĉu dostoevskij - ŝopengaŭer? , kvankam min ĝenas la kondiĉo, ke la nomo de fama filozofo estis nekonata. verŝajne mi eraras

Terurĉjo, efektive, tiu belega junulo estas mi!

vincas (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2011, 19:33:42

Ĉu Nikolaj Nekrasov ?

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2011, 21:25:53

vincas:Ĉu Nikolaj Nekrasov ?
Ne, li vivis dum la deknaŭa jarcento. Li skribis faman romanon situigitan dum la milito kontraŭ Napoleono.

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2011, 21:42:12

Eddycgn:Li skribis faman romanon situigitan dum la milito kontraŭ Napoleono.
Ĉu Tolstoj?

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2011, 23:32:42

@greedn

Tolstoj estas korekta. La filosofo estas
A. Ŝopenhaŭer.

Mi klopodis legi iom da Tolstoj kaj Gogol kiam mi komenci lerni la rusan. Al mi tre plaĉis "La revisoro". Tiu ne estis tro malfacila. Dostojevski estas tro malfacila.
Mi ankaŭ legis "Mastjer kaj Margarita" per Bulgakov.
Tre bela lingvo la rusa, do esperanto estas pli facila!

Greedn, via vico!

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2011, 17:06:48

"Fikcio - estas unusola realeco"

ĉi-tiu frazo ne estas tre fama, sed mi tuj klarigu, por plirapidigi la ludon: la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo

Terurĉjo, mi pensas male: la temoj de rusa literaturo de 19a jarcento ĝis nun estas tre aktualaj, ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis.
"La revisoro", ekzemple, estas libro pri nuna Rusio

orchideo (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2011, 19:10:27

Greedn:"Fikcio - estas unusola realeco"

ĉi-tiu frazo ne estas tre fama, sed mi tuj klarigu, por plirapidigi la ludon: la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo

Ĉu Stanley Kubrick?

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2011, 20:23:31

Bedaŭrinde nek Kubrick, nek Hitchcock

helpeto: li estis italo

vincas (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2011, 14:31:00

Ĉu Federico Fellini?

กลับไปด้านบน