Gesloten
Max. 500 berichten.
Famaj frazoj
door Eddycgn, 3 januari 2010
Berichten: 750
Taal: Esperanto
vincas (Profiel tonen) 6 februari 2011 19:33:42
Eddycgn (Profiel tonen) 6 februari 2011 21:25:53
vincas:Ĉu Nikolaj Nekrasov ?Ne, li vivis dum la deknaŭa jarcento. Li skribis faman romanon situigitan dum la milito kontraŭ Napoleono.
Greedn (Profiel tonen) 6 februari 2011 21:42:12
Eddycgn:Li skribis faman romanon situigitan dum la milito kontraŭ Napoleono.Ĉu Tolstoj?
Terurĉjo (Profiel tonen) 6 februari 2011 22:40:51
Ĝi estas verkita plej parte per iom arkaika, peza, malfacile komprenebla lingvo, ĝiaj ĉefaj ideoj nun entute ne estas kortuŝaj.
Eksterlande oni legas tradukitajn al modernaj lingvoj versiojn de la literaturo, do la tradukoj estas legeblaj laŭ mi.
Krome, lernej-aĝe oni min DEVIGIS legi la librojn kaj konstante TAKSIS miajn sciojn. Tio ne aldonis al mi pli da ŝato.
Bedaŭrinde, mi legis ĉiujn verkojn de L. Tolstoj, F. Dostoevskij, N. Nekrasov, A.Puŝkin, N. Gogol kaj multaj aliaj.
Eddycgn (Profiel tonen) 6 februari 2011 23:32:42
Tolstoj estas korekta. La filosofo estas
A. Ŝopenhaŭer.
Mi klopodis legi iom da Tolstoj kaj Gogol kiam mi komenci lerni la rusan. Al mi tre plaĉis "La revisoro". Tiu ne estis tro malfacila. Dostojevski estas tro malfacila.
Mi ankaŭ legis "Mastjer kaj Margarita" per Bulgakov.
Tre bela lingvo la rusa, do esperanto estas pli facila!
Greedn, via vico!
Greedn (Profiel tonen) 7 februari 2011 17:06:48
ĉi-tiu frazo ne estas tre fama, sed mi tuj klarigu, por plirapidigi la ludon: la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo
Terurĉjo, mi pensas male: la temoj de rusa literaturo de 19a jarcento ĝis nun estas tre aktualaj, ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis.
"La revisoro", ekzemple, estas libro pri nuna Rusio
orchideo (Profiel tonen) 7 februari 2011 19:10:27
Greedn:"Fikcio - estas unusola realeco"
ĉi-tiu frazo ne estas tre fama, sed mi tuj klarigu, por plirapidigi la ludon: la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondo
Ĉu Stanley Kubrick?
Terurĉjo (Profiel tonen) 7 februari 2011 19:28:00
Greedn:la dirinto ESTIS, verŝajne, la plej konata filmreĵisoro en la mondounue, ĉu vi celis la plej faman reĝisoron?
due, ĉu vi celis Alfredon Hitĉkokon?
Greedn (Profiel tonen) 7 februari 2011 20:23:31
helpeto: li estis italo
vincas (Profiel tonen) 8 februari 2011 14:31:00